Verda Partio de Kimrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
sunfloro - internacia simbolo de la verda movado

La Verda Partio de Kimrio - kimre Plaid Werdd Cymru, angle Wales Green Party- estas duonaŭtonoma regiona partio ene de la ekologia-alternativa Verda Partio de Anglio kaj Kimrio. La partio kovras la nacian teritorion de Kimrio, kiu estas parto de Britio, kaj aktivas tie.

Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio pere de la tegmenta organizaĵo Verda Partio de Anglio kaj Kimrio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]