Verda pavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verda pavo
Memmontra masklo, Pavo muticus imperator.
Memmontra masklo, Pavo muticus imperator.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Pavo Pavo
Specio: Verda pavo Pavo muticus
Linnaeus 1766
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Kapo de plenkresta masklo
Plenkreska ino, kapo kaj supra kolo.

La Verda pavo (Pavo muticus (el la latina Pavo, pavo; muticus, muta aŭ reduktita)[1]) estas birdospecio el la ordo de kokoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj; tiu granda birdo troviĝas en la tropikaj arbaroj de Sudorienta Azio kiu vivas ĉefe en suda Junano-provinco de Ĉinio, en Birmo, Tajlando, la Hindoĉina Duoninsulo kaj Javo de Indonezio. Ĝi estas la plej proksima parenco de la Barata pavo aŭ Blua pavo (Pavo cristatus), kiu troviĝas ĉefe en la Hindia subkontinento.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Memmontra masklo, Pavo muticus imperator.

La virbirdo estas brile bluverda tutkorpe kaj brile kuprokolora en la malsupra dorso. Anstataŭ ventumilforma ĝia plumkresto estas tufa. Ĝia vosto longas pli ol unu metron, kun belaj kovraj plumoj, sub kiuj estas la veraj vostoplumoj. La birdino, sen longa vosto, estas malhelbruna kaj iom verda sur la dorso kaj samkolora kiel la virbirdo en aliaj partoj, tamen ĝiaj plumoj estas malpli belaj ol tiuj de la virbirdo.

Ambaŭ seksoj de la Verda pavo estas tre similaj laŭ aspekto, ĉefe en naturo. Dum plej parto de la jaro, kiam la maskloj ne havas videblajn “vostojn”, estas tre malfacile distingi la seksojn. Ambaŭ seksoj havas altajn pintajn krestojn, kaj estas longkruraj, de fortikaj flugiloj kaj longvostaj. Vidataj distance ili estas ĝenerale malhelaj birdoj kun palruĝecaj aŭ sablokoloraj unuarangaj flugilplumoj kiuj estas tre videblaj dum ties propra flugmaniero kiu estis priskribita kiel vera flugilfrapo kun malmulta glitado asocia kun Kokoformaj birdoj.

La maskloj de la subspecioj imperator kaj spicifer estas ĝenerale bluecverdaj, el kiuj la unua havas metalecverdajn bruston, kolon, flugilkovrilojn kaj eksterajn retojn de duarangaj flugilplumoj, dum la dua havas pli senkoloran kaj pli bluan bruston kaj malhelbluan kolon, kaj pli da nigro en flugilkovriloj kaj eksteran reton de duarangaj. Kompare kun tiuj la nomiga muticus estas ĝenerale pli orverda kaj havas malpli da bluo en kolo kaj brusto. Konsiderinda variado ekzistas en plumaro de kolo kaj brusto kiu povus rilati kun aĝo kaj sekso.[2]

La masklo de la siama formo de la Verda pavo havas laŭtan alvokon ki-ŭao, kiu estas ofte ripetata. La ino havas laŭtan alvokon aoŭ-aa kun emfazo sur la unua silabo. La maskloj alvokas el siaj ripozejoj mateniĝe kaj krepuske.[3]

La Verdaj pavoj estas grandaj birdoj, unu el la plej grandaj vivantaj kokoformaj laŭ ĝenerala longo kaj enverguro, kvankam iom malpli fortika ol la Komuna meleagro. La masklo kreskas ĝis 3 m longa, inklude la "voston" kaj pezas ĝis 5 kg. La ino estas 1.1 m longa kaj pezas ĉirkaŭ 5.1 kg. Ĝi havas grandan enverguron de ĉirkaŭ 1.2 m. La Verda pavo kapablas longe flugi kaj estas ofte observata dumfluge.

Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

La Verda pavo estis amplekse distribuata en Sudorienta Azio en pasinteco el orienta kaj nordorienta Barato, norda Birmo kaj suda Ĉinio, etende tra Laoso, kaj Tajlando al Vjetnamio, Kamboĝo, Duoninsula Malajzio kaj insuloj de Javo. Vidaĵoj el nordorienta Barato estis pridiskutataj kaj malnovaj vidaĵoj estas eble de sovaĝigitaj birdoj.[4] La teritorioj malpliiĝis pro habitatodetruo kaj ĉasado.[3]

La Verdaj pavoj troviĝas en ampleksa gamo de biotopoj inklude ĉe unuarangaj kaj duarangaj arbaroj, kaj tropikaj kaj subtropikaj, same kiel ĉe ĉiamverdaj kaj deciduaj. Ili povas troviĝi ankaŭ inter bambuo, en herbejoj, savanoj, arbustaro kaj farmobordoj. En Vjetnamio, la preferata vivejo troviĝas ĉe seka decidua arbaro ĉe akvo kaj for de la homa ĝenado.[5] Proksimeco al akvo aperas kiel grava faktoro.[6]

Klasado[redakti | redakti fonton]

Laŭ konsilo de sia hongkonga birdoliveristo, la fondinto de la World Pheasant Association kaj ornitologo Jean Delacour agnoskis tri rasojn de Verda pavo. Nuntempe plej parto de fakuloj reagnoskas tiujn tri:[2][7][8]

Kelkaj fakuloj sugestis, ke la populacio troviĝanta en Junano povus esti alia raso.[9]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La verdaj pavoj loĝas sur vastaj herbejoj kun maldensaj arboj malpli ol 2,000 metrojn super la marnivelo aŭ sur altebenaĵoj kun arbustaro, bambuaro, pinglarbaro kaj foliarbaro. Ili ŝatas aktivadi ĉe riverbordoj aŭ en maldensejoj en arbaro. Ili agas arope: unu virbirdo kun 3-5 birdinoj kaj iam ankaŭ kun kelkaj birdidoj. Kun fortaj piedoj ili estas tre lertaj en kurado. Ili iras simile al kokoj kaj ĉiam kun kapbalanco. Iliaj flugiloj estas mallongaj kaj rondaj, tial ili ne lertas en flugado. Antaŭ la malamikoj ili ĉiam fuĝas kurege. Ilia kriado estas laŭtega, sed ne orelplaĉa pro krudeco kaj monotoneco. Ili kutime pasas la tempon sur aŭ ĉe grundo en altaj herbejoj kaj junkejoj. La Verda pavo serĉas manĝon en mallumo dum granda parto de la tago; ĝi estas ankaŭ bona naĝanto. Familiaj grupoj ripozas en arboj je altoj de 10–15 m.[3]

Ili serĉas manĝaĵojn matene kaj vespere 5-10-ope en arbaro, tiam la virbirdoj ĉiam iras antaŭe, la birdinoj malantaŭe kaj la birdidoj meze. Ili manĝas ĉefe pirojn (Pyrus pashia), rubusojn (Rubus obcordatus) kaj aliajn fruktojn. Ili prenas ankaŭ plantajn semojn, ŝosojn, plantidojn, insektojn, ranojn, lacertojn kaj aliajn malgrandajn animalojn. Kiel ĉe aliaj membroj de sia genro, ankaŭ la Verda pavo povas ĉasi venenajn serpentojn, kio faras ilin utilaj por plagokontrolo. Iksodoj kaj termitoj, florpetaloj, burĝonaj folietoj kaj beroj estas la preferata manĝo de plenkreska pavo. Ranoj kaj aliaj akvaj malgrandaj animaloj probable formas la kernon de la dieto de la kreskantaj birdoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ili fekundiĝas meze de februaro. La virbirdoj allogas la birdinojn per disetendo de la vosto. Iliaj nestoj, en iom kavigita tero, kun herboj, sekaj branĉoj, falintaj folioj kaj plumoj ene, troviĝas en densaj arbustaro, bambuaro aŭ alta herbaro. En la nesto ili demetas 3-8 ovojn, kies kovado daŭras ĉ. 28 tagojn. La Verda pavo estas arbara birdo kiu nestumas surgrunde, kie la ino demetas 3 al 8 ovojn.[10]

Oni supozis sen antaŭa kontrolado ke la Verda pavo estas poliginia, sed ĉiukaze la masklo ne havas patran respondecon.

Tamen la teorio ke la masklo estas poliginia kolizias ankaŭ kun observoj en kaptiveco; paroj lasataj solaj sen homa interagado estis observataj, ke ili estas tre monogamaj. Ankaŭ la proksima simileco inter ambaŭ seksoj sugestas diferencan reproduktan sistemon kontraste kun tiu de la Barata pavo. Tiele kelkaj fakuloj sugestis, ke la inaroj viditaj en naturo estas junaj birdoj kaj ke maskloj ne estas promiskuaj.[3]

Predado[redakti | redakti fonton]

La naturaj predantoj inkludas grandajn katojn; la Nebula neofeliso, la Leopardo, la Tigro, la Kano-kato kaj la Fiŝa kato predas plenkreskajn birdojn.

Statuso[redakti | redakti fonton]

Pro ĉasado kaj malpliiĝo je etendo kaj kvalito de vivejo, tiu orientalisa specio estas taksata kiel Endanĝerita en la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas listata en la Apendico II de CITES. Antaŭ 2009 ĝi estis taksata kiel Vundebla. La totala monda populacio malpliiĝis rapide kaj la specio jam ne plu loĝas en multaj areoj de sia pasinta distribuado. La populacio en naturo estis ĉirkaŭkalkulata je 5,000 al 10,000 individuoj ĉe 1995.[3]

Ankaŭ hibridiĝo kun la Barata pavo povus estis kaŭzo de malpliiĝo de la Verda pavo, damaĝante la genetikan birdaron de kaptivaj birdoj. La subspecioj de la Verda pavo krome estis ege miksitaj en kaptiveco.

En 2005, The Star informis, ke sukcesaj reenmetoj estis faritaj en Malajzio fare de la World Pheasant Association (WPA).[11] Menciindas, ke tiu publikigo asertis, ke la Java kaj Malajziaj rasoj estis genetike identaj. Tamen aliaj fakuloj sugestis, ke la Malajzia kaj Java birdorasoj ne estas identaj.

La Verda pavo estas fama apreca birdo. Nun en ĉinaj zooj la montrataj pavoj plejparte estas bredataj kaj nur tre malmultaj estas sovaĝaj.

Nacia simbolo[redakti | redakti fonton]

La Verda pavo estis reĝa simbolo de la reĝoj de Birmo.

Kvankam la Birma aŭ Griza pavofazano estas la nacia birdo de Birmo, la Verda pavo estis antikva simbolo de la reĝoj de Birmo.[12] Ĝi aperis ankaŭ dum la britia kolonia epoko en la flago de la guberniestro kaj en la ŝipa blazono, same kiel ĉe la flago de la Ŝtato de Birmo el 1943–1945 kaj ankaŭ en la monero de sendependa Birmo. La flago de la malpermesita partio Nacia Ligo por Demokratio montras ankaŭ Verdan pavon (kun tufa kresto) ĉe stelo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Lokaj nomoj[redakti | redakti fonton]

  • Laosa: ຍູງ ɲúːŋ
  • Taja: ยูง juuŋ
  • Indonezia: Merak HijauMerak Jaŭa
  • Malajzia: Merak Hijau

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Johnsgard, P.A.. (1999) The Pheasants of the World: Biology and Natural History. Washington, DC: Smithsonian Institution Press, p. 374. ISBN 1-56098-839-8.
  2. 2,0 2,1 Zoological Museum Amsterdam. Arkivigite je 2009-08-13 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 20a Aprilo 2008
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 BirdLife International 2006. Threatened birds of Asia: the BirdLife International Red Data Book. Cambridge, UK. pp. 1052–1087 Pavo muticus PDF Arkivigite je 2011-07-22 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Rasmussen, P. C. & J. C. Anderton (2005) The Birds of South Asia. Smithsonian Institution & Lynx Edicions.
  5. Brickle, Nick W. (2002). “Habitat use, predicted distribution and conservation of green peafowl (Pavo muticus) in Dak Lak Province, Vietnam”, Biological Conservation 105 (2), p. 189. doi:10.1016/S0006-3207(01)00182-3. 
  6. Brickle, N. W., Nguyen Cu, Ha Quy Quynh, Nguyen Thai Tu Cuong and Hoang Van San (1998) The Status and Distribution of Green Peafowl Pavo muticus in Dak Lak Province, Vietnam. BirdLife International – Vietnam Programme, Hanoi, VietnamHanoi. PDF[rompita ligilo]
  7. Clements, James F.. (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, ed. 6. Londono: Christopher Helm. ISBN 9780713686951.
  8. Dickinson, Edward C.(editor). (2003) The Howard and Moore Complete Checklist of the Birds of the World, ed. 3. ISBN 0713665362..
  9. Madge, Steve & Phil McGowan (2002) Pheasants, Partridges, and Grouse:A Guide to the Pheasants, Partridges, Quails, Grouse, Guineafowl, Buttonquails, and Sandgrouse of the World. Princeton Univ. Press, Princeton, N.J. ISBN 0-7136-3966-0
  10. Grimmett, R.; Inskipp, C., kaj Inskipp, T.. (1999) Birds of India: Pakistan, Nepal, Bangladesh, Bhutan, Sri Lanka, and the Maldives. Princeton University Press. ISBN 0-691-04910-6.
  11. Chiew, Hilary, The Star, Malaysia, The return of the Green peafowl, 11 January 2005. [1] Arkivigite je 2008-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
  12. [2]
  • Delacour, J. (1977). Pheasants of the World. 2a eldono. Spur Publications, Hindhead, UK.
  • Evans, T. D. and Timmins, R. J. (1996). The status of Green Peafowl Pavo muticus in Laos. Forktail 11:11–32.
  • Indrawan, M. (1995). Behaviour and abundance of Green Peafowl in Baluran National Park, East Jawa. MSc thesis, Zool. Dept., University of Aberdeen, UK.
  • Johnsgard, P. A. (1986). The Pheasants of the World. Oxford University Press, Oxford, UK.
  • Kimball, Rebecca T., Edward L. Braun, and J. David Ligon (1997). Resolution of the Phylogenetic Position of the Congo Peafowl, Afropavo congensis: A Biogeographic and Evolutionary Enigma. Proceedings: Biological Sciences, vol. 264 (1387), pp. 1517–1523
  • van Balen, S., Prawiradilaga, D. M. kaj Indrawan, M. (1995). The distribution and status of Green Peafowl in Java. Biol. Conserv. 71: 289–297.
  • Dyke, Gareth J., Gulas, Bonnie, E., & Crowe, Timothy M. (2003). Suprageneric relationships of galliform birds (Aves, Galliformes): a cladistic analysis of morphological characters. Zoological Journal of the Linnean Society. 137(2): 227–244.
  • Bao Wen-Bin, Chen Guo-Hong, Shu Jing-Ting, Xu Qi, Li Hui-Fang (2006). Screening of peafowl microsatellite primers and analysis of genetic diversity. Yi Chuan. 28(10): 1242–6.
  • Fumihito, A., Miyake, T., Takada, M., Ohno, S., & Kondo, N. (1995). The genetic link between the Chinese bamboo partridge (Bambusicola thoracica) and the chicken and junglefowls of the genus Gallus. Proceedings of the National Academy of Sciences, USA. 92(24): 11053–11056.
  • Ya-Yong Ke, Hong Chang, Guo-Ping Zhang (2004). A study of the wild and captive green peafowl(Pavo muticus) by random-amplified polymorphic DNA. Yi Chuan. 24(3): 271-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]