Verda psarokolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Verda psarokolio
Verda psarokolio ĉe Bestoĝardeno de San Antonio
Verda psarokolio ĉe Bestoĝardeno de San Antonio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Psarocolius
Specio: 'P. viridis'
Psarocolius viridis
(Müller, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Verda psarokolio (Psarocolius viridis) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Psarokolioj, kiu enhavas grandajn brunecajn paserinajn birdojn kun rimarkindaj bekoj. Ĝi troviĝas en arbaraj habitatoj de Amazonio tiom sude kiom ĝis norda Mato Grosso kaj Gujanoj de Sudameriko, kaj estas ĝenerale komuna. Estas specioj pli arbaremaj ol aliaj psarokolioj kaj troviĝas en kanopeo de arbaroj kaj arbarbordoj.

Ĉe Diergaarde Blijdorp, Nederlando

Unike inter psarokolioj, la Verda psarokolio havas palan bekon (foje helrozkolora) kun tre oranĝa pinto. La irisoj estas tre bluaj. La kapo, subaj partoj kaj supra dorso estas tre verdolivecaj, kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo, kio signifas tute same. La flugilplumoj estas tre malhelbrunaj al nigrecaj. La suba dorso kaj pugo estas kvadrata tre malhelbruna areo, kiu nuanciĝas denove al oliveca en centra vosto, kiu havas krome tre brilflavajn eksterajn vostoplumojn kaj finan bordon. La suba vosto estas oliveckolora.

Dumfluge la flugiloj ŝajnas tre larĝaj kaj flekseblaj.

La masklo havas spektaklan ceremonian memmontradon, kiam li falas antaŭen, restas pendante kun malfermaj flugiloj kaj skuiĝas por reveni abrupte al komenca sinteno sur la ripozejo. Ĉion tion akompanas multa flugilfrapado kaj tre laŭta, eksploda kanto. Tio ripetiĝas foje.

Ili manĝas varion de manĝo inklude insektojn, frukton kaj nektaron. Ili estas kolonia nestumanto, kun ĉirkaŭ 30 pendantaj nestoj foje penditaj el altaj branĉoj.


Referencoj[redakti | redakti fonton]