Verda saŭco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Verda saŭco

La verda saŭco estas malvarma herba saŭco, kiun oni ofte manĝas kun kuirita viando aŭ fiŝo, malmole boligitaj ovoj kaj kuiritaj terpomoj. Krom herboj ĝi plej ofte entenas ankaŭ oleon kaj ovojn respektive majonezon. Variaĵoj de la saŭco ekzistas en diversaj landoj: en Germanio precipe en Frankfurto ĉe Majno, kie oni aparte fieras pri ĝi, en Italio kiel "Salsa verde", en Francio kiel "Sauce verte".

Historio[redakti | redakti fonton]

Variaĵojn de la verda saŭco oni konas en Eŭropo jam ekde 2000 jaroj. La romianoj alporis ĝin el Okcidenta Azio. La germana variaĵo en skriba formo unuafoje menciiĝas en la jaro 1860, en kuirlibro de Wilhelmine Rührig eldonita en Frankfurto ĉe Majno.

Frankfurta verda saŭco[redakti | redakti fonton]

Frankfurta verda saŭco

Al la frankfurta verda saŭco (dialekte "Grie Soß", prononcu "gri zos") tradicie apartenas almenaŭ sep herboj: borago, cerefolio, kreso, petroselo, pimpinelo, okzalo kaj ŝenoprazo. Ofte ankoraŭ aldonatas levistiko, aneto, meliso, bazilio kaj drakunkolo.

Jen recepto (iom netradicia, ĉar kun ajlo):

Bezonatas 5 malmole boligitaj ovoj, kvaron-taso da oliva oleo, 1 te-kulero da drakunkola mustardo, okon-litro da jogurto, okon-litro da laktokremo, la suko de duona citrono, unu bulbero da ajlo, malgrandigata, eta kukumo marinita en vinagro, malgrandigata, po 1 te-kulero da ĉiuj 12 specoj el la supre menciataj herboj, fajne malgrandigataj, unu te-kulero da sukero, iom da salo kaj blanka pipro. Oni boligu la ovojn dum 10 minutoj, senŝeligu kaj duonigu ilin. La ovoblankon endas malgrandigi. El la citrona suko, jogurto, la ovoflavo, oleo kaj mustardo fariĝu saŭco. La ovoblankon, la malgrandigitajn herbojn kaj cepon, ajlon kaj marinitan kukumon aldonu. Kontrolu la guston, kiam vi aldonas sukeron, salon kaj blankan pipron. Fine aldoniĝas la laktokremo.

Itala "Salsa verde"[redakti | redakti fonton]

En la itala kuirarto estas multaj malvarmaj herbosaŭcoj, el kiuj la plej konata estas la "Pesto". La saŭco nomata 'verda', nome Salsa verde el norda Italio, kiun oni servas tradicie kun "Bollito misto", tre similas al la Frankfurta variaĵo, eĉ se oni uzas aliajn herbojn, interalie majoranon kaj aldonas kaporojn. Kompareblas la saŭco Bagnetto verde, kiu plisolidiĝas per kuirita ovoflavo kaj paneroj, el herboj tamen plej ofte nur entenas petroselon.

Franca "Sauce verte"[redakti | redakti fonton]

La franca Sauce verte estas tia majonezo, kiu miksatas kun malgrandigataj herboj kiel petroselo, drakunkolo, cerefolio, kreso, pimpinelo kaj ŝenoprazo. Ĝi ofte entenas ankaŭ ajlon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]