Verda stelo
La verda stelo estas la plej simpla simbolo de esperanto komune uzata ekzemple kiel broĉo aŭ gluebla aŭtoŝildo. La verdo simbolas la esperon, la kvin pintoj la kvin (laŭ tradicia kalkulo) kontinentojn. La verda stelo videblas sur la Esperanto-flago.
Historio
Komence la signo estis nur sur papero (presaĵoj, leterpapero, ktp.). En tiu jaro en La Esperantisto kelkfoje aperis proponoj kaj cititaj faktoj pri tio ke jam ekzistis vizitkartoj aŭ kovertoj kun surpreso Esperantisto aŭ Esperanto, kiam estiĝis propono ke ĉiu esperantisto portu ian signon. La unua, kiu ĵetis la ideon pri internacia komuna signo esperantista, estis B. G. Jonson el Östersund en 1892.
En 1893 aperis proponoj pri breloko portata sur la ĉeneto de poŝhorloĝo, apud la nazumo, ktp. Louis de Beaufront konsilas ke entute ĉio, kiu tuŝas nian aferon, havu verdan koloron kaj portu supre stelon. En tia maniero la verda koloro kun stelo (du simboloj de espero, esperanto) fariĝos la konstanta ekstera signo de nia afero kaj oni ĉiam tuj rekonos ĉion kio apartenas al ĝi. Louis de Beaufront do estas la iniciatinto de la verda Esperanto-stelo, kvankam tiu mencio ne klarigas, ĉu jam temis pri kvinpinta stelo aŭ ne (supozeble jes).
En 1895, oni ekpretigis verdajn kovertojn kun ora stelo. Dum la Unua Esperanto-Konferenco en Calais-Dover, estas propono de sinjoro Pourcine por enkonduko de unu komuna signo Esperantista, nome la verdan stelon, kiam ĉiuj aliaj ĝistiame koncernis alikoloran, eĉ nigran.