Verda stelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Verda stelo (simbolo))
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la verda stelo kiel simbolo de Esperanto. Por informoj pri samnomaj Esperanto-grupoj, vidu la artikolon Verda stelo (apartigilo).
La verda stelo
Verda stelo kiel aŭtoŝildo sur la ruĝa aŭto

La verda stelo[1] estas la plej simpla Esperanto-simbolo komune uzata ekzemple kiel broĉo aŭ gluebla aŭtoŝildo. La verdo simbolas la esperon, la kvin pintoj la kvin (laŭ tradicia kalkulo) kontinentojn. La verda stelo videblas sur la Esperanto-flago. Krome tia stelo aperas en la flago kaj blazono de Senegalo de 1960/1965 kaj la konturo de kvinpinta verda stelo sur ruĝa fono aperas en la Flago de Maroko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Zamenhof, en 1911 demandite pri la deveno de la verda stelo, respondis ke li ne plu certe scias. La koloro estis proponita de A. Richard Henry Geoghegan el Irlando. Li poste klarigis al Zamenhof, ke ĝi estas la koloro de Irlando, dum Zamenhof pensis pri la koloro de espero. La kvinpintan stelon uzis kiel unua De Beaufront por la kovrilo de Eesperanto-gramatika libro. Jam en 1893 De Beaufront konsilis uzi verdan koloron kaj la stelon por “entute ĉio, kio tuŝas nian aferon”. Du jarojn poste la movado akceptis ĝin. Ĉar la fono estis verda, la stelo havis ofte oran koloron kaj verdiĝis verŝajne nur en 1904.[2]

Komence la signo estis nur sur papero (presaĵoj, leterpapero, ktp.). En tiu jaro en La Esperantisto kelkfoje aperis proponoj kaj cititaj faktoj pri tio ke jam ekzistis vizitkartojkovertoj kun surpreso Esperantisto aŭ Esperanto, kiam estiĝis propono ke ĉiu esperantisto portu ian signon. La unua, kiu ĵetis la ideon pri internacia komuna signo esperantista, estis B. G. Jonson el Östersund en 1892.

En 1893 aperis proponoj pri breloko portata sur la ĉeneto de poŝhorloĝo, apud la nazumo, ktp. Louis de Beaufront konsilas ke entute ĉio, kiu tuŝas nian aferon, havu verdan koloron kaj portu supre stelon. En tia maniero la verda koloro kun stelo (du simboloj de espero, esperanto) fariĝos la konstanta ekstera signo de nia afero kaj oni ĉiam tuj rekonos ĉion kio apartenas al ĝi. Louis de Beaufront do estas la iniciatinto de la verda Esperanto-stelo, kvankam tiu mencio ne klarigas, ĉu jam temis pri kvinpinta stelo aŭ ne (supozeble jes).

En 1895, oni ekpretigis verdajn kovertojn kun ora stelo. Dum la Unua Esperanto-Konferenco en Calais-Dover, estas propono de sinjoro Pourcine por enkonduko de unu komuna signo Esperantista, nome la verdan kvinpintan stelon, kiam ĉiuj aliaj ĝistiame koncernis alikoloran, eĉ nigran.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Faktoj pri Esperanto (Kutimaj demandoj). Arkivita el la originalo je 2023-03-12. Alirita 2023-03-12.
  2. Ziko Marcus Sikosek. (2003) Esperanto sen mitoj. FEL, Antverpeno, p. 367 j (j 95–96).
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.