Verda sterkado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Floranta Phacelia. La tipa verd-sterka plantejo estas samtempe bona abelo-paradizo
Specioriĉa verdaĵo en la irejo de vitejo.
Vicio kiel verda sterko. La densa grunda kovrado subpremas la fiherbojn.

Verda sterkado estas natura metodo de agroplibonigo en agrikulturo, frukto-, vito- kaj hortikulturo.

Efikoj de verda sterkado[redakti | redakti fonton]

La kultivado de plantoj por verda sterkado kaŭzas por la aperanta efiko je grundo ekvilibron al temperaturaj ŝanĝiĝoj. Samtempe la forto de trafo de la pluvogutoj estas reduktita, tiel kontraŭagadas al ŝlimiĝo kaj krustoformiĝo sur la grundosurfaco. Per la la asociita plibonigo de la vivkondiĉoj de la grundoorganismoj, la elformiĝas optimala stato de la grundo kaj pliboniĝas la kreskokondiĉoj de la utilplantoj. Intensa radiko-penetrado en la grundo per la verda sterkado kaj abundiĝo de la grundaj organismoj plibonigas kaj stabiligas la agrostrukturon. Per la kultivado de profunde enradikiĝintaj plantoj kiel ekzemple lupenojsunfloroj oni povas eĉ agadi kontraŭ la kompaktiĝo de la subgrundo. Precipe dum kultivado de sukerbeto gravas la verda sterko de mustardorafano por kontraŭbatali la nematodojn.

La verda sterkado havas kelkajn malavantaĝojn, tiel ekzemple la pliaj kostoj pro la laboro en la pintoperiodoj de semado kaj eblaj problemoj en la posta engrundigo de la plantaj restaĵoj.

La ŝanĝiĝanta kultivaĵo de la antaŭa bildo en frostiĝinta stato meze de februaro kun ankoraŭ tre bona agrokovrado.


Verda sterkado apogas la formadon de humo kaj estas efika kontraŭ grundoerodo kaj la forlavadon de la plantaj nutraĵoj el la grundo. Per la uzo de rapide kreskantaj plantoj, oni povas subpremi evoluon de la maldezirindaj fiherboj kaj rekreskintaj kultivplantoj (el postlasita rikoltosemo). Ĝi povas estis uzata en la senplugada agrokultivada metodo rekta semado.

Kiam oni kultivas fabacojn kiel pizoj, kampofabojn, trifoliojn, viciojn aŭ lupenojn, la grundo ankaŭ riĉiĝas kun nitrogeno (por la poste semonta kampa kultivado haveblas ĉirkaŭ 30-40 kg nitrogeno po hektaro aldone). Ĉar en organika kultivado sterkado kun mineralaj nitrogenaj sterkoj (kemia sterko) ne estas permesita, la legumena kultivado tie reprezentas gravan fonton de nitrogeno.


En bruto-bredantaj agrikulturaj uzinoj, oni ankaŭ konsideras la verdan sterko-kultivaĵojn kiel aldonan nutraĵ-fonton. Tiukaze tre konvenas la kulturado de trifolio, pro ties alta proteina enhavo, kiu estas esenca en la amas brutobredado. Aldone, trifolio samtempe riĉigas je nitrogeno la grundon.

Verd-sterkaj plantoj kaj kultivaj metodoj[redakti | redakti fonton]

Elfrostiĝinta Phacelia-kultivaĵo je komenco de la sekva vegeta periodo, kun fiherbo-subprema efiko.

Por verda sterkado estasuzataj ĉefe la sekvaj plantospecioj aparte aŭ en miksaĵoj: kruciferacoj kiel la blanka sinapo, kolzorafano, legumenoj kiel lupenoj, vicio aŭ trifolio, poacoj kiel Lolium multiflorum (itala kampa lolio) kaj aliaj specioj kiel sunfloro aŭ Phacelia. Dum elekto de verdaj sterkoplantoj gravas la antaŭkalkulita semosekvo, do la semado de la kruciferacoj ne povas okazi antaŭ kultivado de brasiko (sama planta familio) pro disvatsiĝo de tipaj plantaj malsanoj kiel ekz. brasika hernio.

Ĝis la la verda sterkoj kiel Phacelia elfrostas dum la vintra malvarma periodo, do la plantorestaĵoj post la vintro povas resti sur la grundosurfaco aŭ povas esti enlaboritaj (ekz. plugitaj). Oni devas plimalmultigi la vintrorezistajn speciojn per enplugido aŭ dispecigila maŝino, tiel en la sekva vegetada periodo la kresko de verdaj sterkaj kultivaĵoj estas malebligita, forte malpliigita.

La kultivado de verda sterkado povas esti uzata kiel ĉefa kultivplanto aŭ uzata kiel intersemado. Tamen, la kultivado kiel sola ĉefplanto - tiel rezigno je reala rikolto en la vegeta jaro - estas uzata nur normala por re-kultivindaj grundoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]