Verdadorsa eremomelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verdadorsa eremomelo
Verdadorsa eremomelo
Verdadorsa eremomelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Eremomela
Specio: 'E. pusilla'
Eremomela pusilla
(Hartlaub, 1857)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Verdadorsa eremomelo, Eremomela pusilla, estas specio de la familio de Cistikoledoj (iam lokita en Silviedoj) kaj genro de Eremomeloj, kiu enhavas speciojn de Afriko kun grizaj supraj partoj kaj aliaj verdecaj aŭ flavecaj partoj kiel klaraj markoj, krom aliaj markoj, kuj facile distingas ilin inter si kaj el aliaj cistikoledoj. Ĝi troviĝas kiel komuna birdojloĝanta reproduktulo en tropika Afriko el Senegalio suden al Demokratia Respubliko Kongo kaj nordorienten al suda Sudano.

Tiu malgranda paserina birdo troviĝas kutime en malferma arbaro. Ĝi konstruas tasforman neston el folioj kaj fibroj malalte en arbusto aŭ arbo. La ino demetas kutime 2 ovojn.

Tiuj 10.5 cm longaj birdoj havas olivecbrunajn suprajn partojn kaj tre flavajn subajn partojn. La gorĝo estas blanka. Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ aspekto.

Kiel plej parto de cistikoledoj, ankaŭ la Verdadorsa eremomelo estas insektovora. Ties alvoko estas akra tuuu kaj la kanto estas trilado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife Internationa, 2004, 52549, Eremomela pusilla, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
  • Birds of The Gambia de Barlow, Wacher kaj Disley, ISBN 1-873403-32-1