Verdaj Demokratoj en Hungario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Verdaj Demokratoj en Hungario
Zöld Demokraták Szövetsége
partia emblemo
Verda partio
Lando  Hungario
Fondiĝo 1990 / 1993
Lingvo(j) hungara
Ĉefa sidejo Vadász Utca 29a, H-1054 Budapeŝto
vdr

La partio Verdaj Demokratoj en Hungario - hungare Zöld Demokraták Szövetsége - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Hungario. Ĝi fondiĝis dum la jaro 1990 kun la nomo Magyarországi Zöld Párt ("Hungaria Verda Partio"). Tamen la radikoj de la hungaria verda movado jam ekkreskis komence de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiam ĉie en Eŭropo ekestis verdaj partioj kaj movadoj, nur ke tiutempe en la komunisma ŝtato ankoraŭ ne eblis fondi oficialan partion.

Dum 1986 fondiĝis la Duna Kör ("Danuba Cirklo"), kiu sekrete dissemis informilojn, kiuj alvokis je protesto kontraŭ plano bari la riveron Danubo en Ĉeĥoslovakio kaj Hungario. La Cirklo organizis plurajn protestajn eventojn ekde la jaro 1986, gajnis la internacian alternativan Nobel-premion kaj signife partoprenis en la politikaj aktivaĵoj de la jaroj 1989 kaj 1990, kiuj gvidis al la ŝanĝo de reĝimo en la lando (Postkomunismo). La Magyarországi Zöld Párt fondita dum 1990 havis nur kelkmonatan aktivan vivon dum la fondojaro kaj reaperis dum 1993 kun ekologie dekstrisma programo kaj la malseriozeca slogano "Plantu hungariajn semojn en hungariajn inojn". Kiel respondo al tio, kaj por montri al la mondo ke en Hungario jes ja eblas saĝa verda aktivado, la partio "Verda Alternativo" (Zöld Alternatíva, ZA) fondiĝis dum 1993. Post iom-post-ioma kresko, la partio draste plipopulariĝis dum la jaro 2000, kiam aliĝis multaj junaj socialdemokratoj kaj la partia nomo estis ŝanĝita al la nuna nomo. Manko de financaj rimedoj, alianciĝoj kaj malalianciĝoj, alfluo kaj forfluo de multaj membroj kaŭzis grandajn perturbojn de la partio dum la ĝisnuna ekzisto.

Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estis parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]