Verdaj Skoltoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Verdaj Skoltoj proponas internacian skoltadon en Esperanto.

La partoprenantoj estas inter 11 kaj 17 jaraĝaj. Ili venas el Bruselo, Flandrujo, Valonujo, Francujo, Luksemburgo kaj Germanujo. Dum la tendumado de 2014 partoprenis ankaŭ unu kataluno kaj du svisoj. Esperanto estas la sola komuna lingvo inter la partoprenantoj.

Ili kuniĝas dum 7 semajnfinoj jare kaj organizas tutsemajnan tendumadon en somero. Ili ankaŭ instruas Esperanton al la novaj membroj, organizas Printempan Esperanto-Kunvenon, kaj informas al infanoj kaj adoleskuloj pri Esperanto.

La semajnfino okazas plej ofte en Belgujo aŭ proksime. Ĝis nun la Verdaj Skoltoj kunsidis en Antverpeno (Flandrujo), Amougies (Valonujo), Bruĝo (Flandrujo), Bruselo, Duisburg (Germanujo), Kastelo Greziljono (Francujo), Kruibeke (Flandrujo), Maastricht (Nederlando), Mozet (Valonujo) kaj Rosée (Valonujo).

Historio[redakti | redakti fonton]

En novembro 2012, Valère Doumont organizis semajnfinon por adoleskuloj en Rosée, Valonujo. Partoprenis 8 junuloj, el kiuj 3 estis el Francujo, 2 el Valonujo, 1 el Germanujo, 1 el Bruselo kaj 1 el Flandrujo. La junuloj memzorgis, ludis kaj lignokonstruis. Tiam estis kunsido kun du gravaj decidoj: regule organizi kunvenojn kun skolta programero kaj adopti skolttukon nigran.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]