Verdakabaj sekaj arbaroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.

La verdakabaj sekaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la sahela-sudana ekoprovinco de la afrotropika ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi kongruas kun la Insularo de Kabo-Verdo en la Atlantika Oceano. Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj.

Enhavo

Priskribo [redakti]

Topografie, alternas ebenaĵoj, altaj aktivaj vulkanoj kaj kapturnaj deklivoj. La pli montarecaj lokoj ricevas pli da precipitaĵo ol la pli ebenaĵaj.

Flaŭro [redakti]

Strando je São Vicente.

Antaŭ al homa koloniigo, la ebenaĝoj estis kovrataj de vegetaĵaro de savanostepo kaj la pli altaj zonoj de seka arbustaro. En la plej montarecaj insuloj abundis la seka musona arbaro.

Plejparto de tiu origina vegetaĵaro estas malaperinta, kaj sole postrestas etaj arbareroj apud la montopintoj kaj aliaj zonoj nealirebeblaj.

Iuj 92 plantospecioj (14 pocentoj) estas endemiaj en tiuj insuloj, kvankam malmulte da informo estas disponebla pri iliaj nuntempa stato kaj distribuo (WWF kaj IUCN 1994). Almenaŭ unu endemia planto estas minacata, subarbaraĵa arbo Sideroxylon mirmulano. La endanĝerigita drakarbo (Dracaena draco) ankaŭ tie ĉi hejmas.

Faŭno [redakti]

La insuloj estas zonoj de reproduktado por la marbirdoj, kiel Pterodroma feae (procelariedoj), Fregata magnificens (fregatedoj) kaj Phaethon rubricauda (faetonedoj).

Endemiismoj [redakti]

Vegetaĵaro en Santo Antão, post periodo de pluvo.

Tiu ci ekoregiono gastigas kvar endemiajn birdospeciojn :

  • Verdakaban paseron (Passer iagoensis)
  • Verdakaban apuson (Apus alexandri)
  • Razan kampalaŭdon (Alauda razae), minacita de formorto, nur trovebla en la insulo Razo;
  • Verdakaban kanbirdon (Acrocephalus brevipennis), minacata, nuntempe nur trovebla en la Insuloj Santiago kaj Fogo.

El la dek kvin verdakabaj lacertulaj specioj, dek du estas endemiaj.

  • Macroscincus coctei, en Razo.
  • Tarentola gigas, en Razo kaj Branco.
  • Chioninia, genro endemia en Kabo-Verda.
  • Diversaj specioj de gekoj el la genroj Hemidactylus kaj Tarentola.

92 specioj de plantoj estas endemiaj en Kabo-Verdo. El ili, arbeto nomata Sideroxylon mirmulano.

Minacoj kaj konservado [redakti]

La ekoregiono estas krize endanĝerigita. La agrikulturo kaj la enkonduko de kaproj kaj de ekzotikaj plantoj estas detruintaj plejparton da la originaj faŭno kaj flaŭro.

La ekoregiono situas en la grava birda areo de Kabo-Verdo.

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Bibliografio [redakti]

  • angle Bullock, S.H., H.A. Mooney, and E. Medina, editors. 1996 : Seasonally dry tropical forests. Cambridge University Press, Cambridge UK.
  • angle Hazevoet, C.J. 1995 : The birds of the Cape Verde Islands. BOU Checklist No.13. Dorset Press, Dorchester.
  • angle WWF and IUCN. 1994 : Centres of plant diversity. A guide and strategy for their conservation. Volume 1. Europe, Africa, South West Asia and the Middle East. IUCN Publications Unit, Cambridge, U.K.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Africa satellite orthographic.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Afriko
Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio