Verdtiga giganta bambuo
Phyllostachys viridis | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phyllostachys viridis (R.A.Young) McClure, 1956 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Phyllostachys viridis [filostakis viridis] aŭ verdtiga giganta bambuo, estas specio de bambuo, en genro Phyllostachys (filostakio).
Ĝi atingas 9-12 m inter favoraj cirkonstancoj. La tigoj atingas diametron de 6-10 cm, havas helverdan koloron kaj ĉe la nodoj blankajn ringojn. Ĉe la maljunaj specoj, la tigo estas malhelverda.
Ĝi bezonas multe da akvo kaj nutraĵo.
Oni ofte plantas ĝin kiel ornamplanton, kies fortaj tigoj povas servi kiel bariloj, planta muro. Ĝi toleras malvarmon ĝis -20-23 °C, la burĝonoj havas agrablan guston.
Ĝi toleras eĉ la duonombrajn lokojn.