Verduloj de Sudtirolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Verduloj de Sudtirolo
Verdi – Grüne - Vërc
Emblemo de Verduloj de Sudtirolo
Verda partio
Lando  Italio
Fondiĝo 1978
Lingvo(j) itala - germana - ladina
Ĉefa sidejo via Bottai 5
39100 Bolzano
Ideologio Verda politiko
Internacia aliĝo Eŭropa Verda Partio
Retejo http://www.verdi.bz.it
vdr

La partio de Verduloj de Sudtirolo (germane Die Grünen Südtirols, itale Verdi del Sudtirolo, ladine Vërc de Südtirol) estas loka ekologia-alternativa politika partio en Sudtirolo norda Italio. Malgraŭ esti formale la provinca sekcio de la itala Federacio de la Verduloj la sudtirolaj Verduloj estas preskaŭ sendependa partio.

En la plej lasta provinca elekto en 2013 la Verduloj akiris 8,7% de la voĉoj. La partio estas etne miksita kaj klopodas plibonigi la rilatojn inter la tri lingvaj grupoj de la provinco (la itala, la germana kaj la ladina).

Historio[redakti | redakti fonton]

La Verduloj havas siajn radikojn en la "Nova Maldekstro" kaj la pormediajn kaj pacifismajn movadojn de la 1970-aj jaroj. Ili komencis konkuri en elektoj en 1978, sed estis formale registritaj kiel partio nur en 1996. De 1978 ĝis 1996 ili utiligis diversajn nomojn: Nuova Sinistra - Neue Linke ( 1978), Alternative Liste - Lista alternativa ( 1983), Grün Alternative Liste - Lista verde alternativa ( 1988) kaj finfine Verdi -Grüne - Vërc ( 1993). La plej grava el la fonditoj estis Alexander Langer, kiu estis membro de la provinca konsilio de 1978 ĝis 1989 kaj sekve membro de la Eŭropa Parlamento ĝis sia memmortigo en 1995.

Je la provinca elekto en 2003 la partio gajnis 7,9% de la voĉoj kaj tri provincajn konsilistojn: Cristina Kury, Sepp Kusstatscher (iama membro de la Sudtirola Popola Partio (Südtiroler Volkspartei, SVP) kaj Hans Heiss.

Je la balotoj al la Eŭropa Parlamento (2004) la Verduloj gajnis 13,1% de la voĉoj en la provinco, sia plej bona rezulto iam, kaj sendis Kusstatscher al la Eŭropa Parlamento, anstataŭigante Reinhold Messner.

Je la provinca elekto en 2008 la Verduloj gajnis nur la 5,8% de la voĉoj. La du elektitaj verdaj konsilistoj estis Hans Heiss kaj Riccardo Dello Sbarba, kiu sukcesis al Kusstatscher.

Je la parlamenta elekto en 2013 la Verduloj ne sekvis la aliancon de la nacia Federacio de la Verduloj kaj decidis anstataŭe apogi la partion "Maldekstro Ekologio kaj Libereco", kiu inkludis la verdulon Florian Kronbichler en sia listo. Li estis elektita kaj iĝis la unua germanlingva sudtirolano elektita en listo diferenca de tiu de SVP.

Je la provinca elekto en 2013 la Verduloj gajnis 8,7% de la voĉoj (+2,9%), sia rekorda maksimumo en provinca elekto, kaj sendis tri elektitojn al la provinca konsilio: Hans Heiss, Brigitte Foppa kaj Riccardo Dello Sbarba.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]