Verecka montpasejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La montpasejo nuntempe

La Verecka montpasejo (hungare Vereckei-hágó, ukraine перевал Середньоверецький) estas grava montpasejo en la nordorientaj Karpatoj. Laŭ hungara historia tradicio, fontoj, tra tiu montpasejo alvenis plimulto de la madjaroj en la Karpatan basenon (895).

Situas

Ĝi situas sur spino de la nordorientaj Karpatoj, inter valoj de rivero Latorica kaj Opor (alfluanta al Strij). La montpasejo altas super la marnivelo je 841 m. Oni povas atingi la montpasejon sur malbona vojo el Niĵnij Vorota.

Historia graveco

La montpasejo estis uzata jam jarmiloj por migrado de popolo. En 895 alvenis tra tiu plimulto de la madjaroj en la Karpatan basenon. En 1241 tra tiu alvenis la mongola-tatara ĉefarmeo en la Hungaran Reĝlandon.

Dum la unua kaj dua mondmilitoj, okazis tie gravaj bataloj. La montpasejo apartenis al la Defenda linio Arpado, kies restaĵoj videblas eĉ hodiaŭ. Ekde 1980, la landa vojo ĉirkaŭas la Vereckan montpasejon.

Memoraĵoj

Hungara miljara memora statuo sur la montpasejo

La landokupa statuo de la hungaroj estis starigita en 1896. Ĝi travivis la ĉeĥoslovakan periodon (19201939), en la dua duono de la 1940-aj jaroj, oni disbatos la memortabulojn kaj malkonstruis la tutan statuon en mezo de la 1950-aj jaroj. Parto de ĝi (obelisko) estas nun videbla en la proksima vilaĝo Tuholka, antaŭ la vilaĝa domo.

Sur la montpasejo nun troviĝas statuo, kiu memorigas pri tiuj partizanoj, kiujn ekzekutis tiuloke la la hungara armeo en 1939, post reokupo de la Subkarpata regiono fare de Hungario. Nuntempe evidentiĝis, ke la ekzekuto okazis aliloke.

Nuntempe la hungara registaro konstruigas novan miljaran statuon sur la montpasejo, sed tio ne estas finita pro aktivado de ukranaj naciistoj.


Eksteraj ligiloj