Vergokuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
vergo-strateto, 16-a jc.

Vergokuro estas punmetodo, kuro inter la malhonorigaj vergokolonoj, tio estas vico de frapontaj homoj. Ĝi estis uzata ĝis mezo de la 19-a jarcento en la armeoj kontraŭ simplaj soldatoj pro etaj aŭ egaj pekoj aŭ miskondutoj. Ĝi kelkfoje okazis ĝis morto.

Vergokuro estis puno por kulpigita soldato kaj samtempe efikis timigi la ĉeestantajn punantajn soldatojn.

Ĉi tiu puno estis aboliciita en Prusio la 3-an de aŭgusto 1808, en Virtembergo 1818, en Aŭstrio 1855 kaj en Rusio 1863.

Metafora uzado[redakti | redakti fonton]

En metafora senco „vergokuro“ signifas publikan malhonorigon, malamikecon aŭ ĉikanon, ofte pro kaŭzo trans la povo de la trafita (raso, dikeco …).