Verkisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mariano José de Larra, unu el la unuaj profesiaj verkistoj en Hispanio, kiuj pergajnis sian vivon (kun malfacilaĵoj) danke al verkado, sed ankaŭ al ĵurnalismo

Verkisto estas homo, kies okupo estas la verkado de libroj[1], ĝenerale profesie. Temas pri aŭtoro de romanoj, poezio aŭ alispecaj skribitaj verkoj - ekzemple prisciencaj. Plej ofte la teksto estas originale verkita de la verkisto.

Kiu kaj kio

Ekde la infana edukado - oni povus konsideri ĉiun ajn kiel verkiston (ĉar ne necesas, ke la verko estu publikigita aŭ presita); sed la termino uzeblas kutime por tiuj, kiuj disvolvas profesian aktivecon per tiu agado. Aliflanke oni ne adoptu puran ekonomian vidpunkton: ĉiu ajn, kiu deziras esti tio, povas iĝi verkisto, kvankam ties verko ne publikiĝos laŭ iu ajn maniero aŭ donas enspezojn.

Kelkaj el la sennombraj formoj, per kiuj verkistoj povas praktiki aŭ atingi finitan verkon, estas ekzemple poezio, prozo, eseo, ĵurnalismo, aŭ ĉiu ajn el la ekzistantaj literaturaj ĝenroj.

Historio

Ekde historia vidpunkto ne ĉiam la konsidero de verkisto estis sama. Ĝis la Alta Mezepoko, dum la parola literaturo ankoraŭ estis sufiĉe prestiĝa, oni ne ĉiam estis ĉiele akceptata, ke verkisto estas la entuta posedanto de la verko. Ankoraŭ oni kredis en ĉiesa rajto modifi, kopii, elpreni, ŝanĝi la tekstojn, ĉefe kiam ankoraŭ la tekstoj estis kopiitaj nur per mano, kaj la profesioj de kopiisto kaj de verkisto foje estis interkonfuzitaj. En Hispanio Don Juan Manuel, aŭtoro de la rakontara libro El conde Lucanor (La grafo Lukanoro), en la 14-a jarcento klarigis en ties enkonduko, ke neniu kuraĝu ŝanĝi ion ajn el sia libro. Tamen en la antaŭa jarcento - do en la 13-a jarcento - la reĝo Alfonso la 10-a estis la estro de redakta, kompila kaj traduka teamo, kaj oni atribuas al li la verkadon de la tuta produktaro de tiu teamo: li estis la verkisto, kvankam li mem ne ĉion verkis.

Dum la Renesanco la verkisto akiris altan rangon tiel, kiel okazis ĉe artistoj. Tamen ekde ekonomia vidpunkto - la plejparto de ili ankoraŭ ne pergajnis sian vivon (monaĵon) el la literaturo (t.e. el la vendado de verkoj): Miguel de Cervantes, aŭtoro de la Kiĥoto, estis ĉiam malriĉega kaj tia mortis, kontraŭe Lope de Vega facile pergajnis sian vivon (monon), sed ne kiel vendisto de verkoj, sed kiel teatra aŭtoro kaj reĝisoro. La plejparto de la verkistoj en Eŭropo dum la 16-a jarcento kaj la 17-a jarcento estis jam de antaŭe riĉaj, havis alian profesion aŭ plej ofte estis ekleziuloj; tre ofte ili ricevis apogon de mecenato.

Terminologio

Dum la verbo "verki" havas pli larĝan sencon ol "produkti libromanuskriptojn" - oni ja povas verki operonsimfonion - la substantivo "verkisto" en la daŭro de la ekzisto de Esperanto ricevis multe pli mallarĝan signifon: oni verkas librojn. Tiun pli larĝan sencon transprenis la vorto "aŭtoro". Oni povas esti aŭtoro de artikolo, de skulptaĵo, de opero[2].

Notoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2005, p. 1224, sub "verki"
  2. Plena Ilustrita Vortaro 2005, p. 127, sub "aŭtoro".

Vidu ankaŭ