Verko Serduĉko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Verko Serduĉko
Fikcia persono: virino-kantistino el Ukrainio
Fikcia persono: virino-kantistino el Ukrainio
Persona informo
Naskonomo Андрій Михайлович Данилко
Aliaj nomoj Верка Сердючка
Naskiĝo 2-a de oktobro, 1973
en Ukrainio
Lingvoj Surĵikorusaukraina
Ŝtataneco UkrainioSovetunio
Alma mater Kyiv Municipal Academy of Variety and Circus Arts • Kyiv National University of Culture and Arts
Okupo
Okupo kantistokomikistoprezentistokantoverkisto • filmkomponisto • reĝisoro • scenaristohumuristoaktoro • televida prezentisto • poeto • kantotekstisto • imitisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.serduchka.com
vdr

Verko Serduĉko (ukraine Вєрка Сердючка, ruse Верка Сердючка, la "oficiala" latinlitera transskribo de la nomo estas Verka Serduchka) estas la plej fama kaj sukcesa sceneja rolo de ukrainia aktoro kaj kantisto Andreo Danilko. Verko Serduĉko estas mezaĝa, ŝercema, iom troornamita kaj plumpa virino, kiu parolas ukrain-rusan mislingvaĵon (surĵikon) kaj kantas viglajn kaj dancigajn ukrain-folklorecajn kantojn. Estante populara en Ukrainio kaj Rusio, Verko Serduĉko famiĝis internacie post la konkurso Eŭrovido-2007, en kiu ŝi okupis la duan pozicion.

Historio kaj aspekto[redakti | redakti fonton]

Verko Serduĉko kiel sceneja rolo aperis jam en la fruaj 1990-aj jaroj; Andreo Danilko uzis tiun rolon unue por la studentaj KGS-oj (tradiciaj ekssovetiaj konkursoj pri spriteco kaj humuro). En la jaro 1993 Verko Serduĉko estis prezentita en la konkurso Jumorina al la vasta publiko, kaj ŝi tuj iĝis populara. Samjare Verko Serduĉko iĝis laŭreato de la konkurso Vsesmiĥ-93; vera populareco venis al tiu persono post kiam unu el la kompanioj eldonis reklaman filmeton kun ŝia partopreno.

En la pleja komenco Verko Serduĉko estis prezentata kiel vendistino, sed sufiĉe rapide ŝia profesio estis ŝanĝita kaj ŝi iĝis konduktorino. Krom prezenti diversajn skeĉojn kaj humurajn prezentaĵojn, fine de la 1990-aj jaroj Verko Serduĉko gvidis la sufiĉe popularan televidan programeron SV-spektaĵo (la rusa akronimo "SV" signifas "dormo-vagono"), en kiu ŝi interparolis kun diversaj invititaj famaj personoj.

Ekde la jaro 1998 Verko Serduĉko ekkantis. Ŝiaj kantoj estas iom simplaj kaj foje sensencaj tekste, tamen tre dancigaj kaj melodiaj (kun ofta uzado de ukrainaj tradiciaj muzikaj elementoj), tial ili estas tre popularaj en Ukrainio kaj Rusio

En la jaro 2001 la aspekto de Verko Serduĉko ŝanĝiĝas - el plumpa kaj iom neĝentila konduktorino ŝi iĝis pop-stelulino. Ekde tiam ŝi ĉiam aperas en pucaj kaj bizaraj vestoj, tamen esence ŝia naturo ne ŝanĝiĝis.

Verko Serduĉko en ĉiuj siaj prezentadoj estas akompanata de sia "panjo" - simpla maljuna amuz-aspekta virino el ukrainia kamparo (antaŭe ŝin ĉiam akompanis silenta junulino kun la nomo "Gelja").

Partopreno en Eŭrovido-2007[redakti | redakti fonton]

Verko Serduĉko kun sia teamo en la konkurso Eŭrovido-2007 (Helsinko)

Post la sukcesa partopreno en Eŭrovido-2006 Ukrainio rajtis partopreni tuj en la finalo en la jaro 2007. La 9an de marto 2007 Verko Serduĉko venkis en la enlanda konkurso por partopreno en Eŭrovido-2007. Malgraŭ tio, ke la publika opinio pri ŝia partopreno ne estis unueca, ŝi sukcese kantis sian kanton "Dancing Lasha Tumbai" kaj okupis la duan pozicion, kio ĝenerale estis akceptita en Ukrainio kiel granda sukceso.

La kanto "Dancing Lasha Tumbai" estas sufiĉe tipa por Verko Serduĉko - sen iu arta valoro de la teksto la kanto akcentas unue la surscenejan prezentadon kaj dancigon. La kanto estas kantata kelklingve, la unua frap-kantaĵo sonas kiel "Sieben, sieben aj-lu-lu, sieben, sieben, ein, zwei, drei!", la dua frap-kantaĵo sonas kiel "I want you see, Lasha Tumbai!". La vortoj "Lasha Tumbai" laŭ la klarigo de Andreo Danilko (kiu aŭtoris la kanton) venas el la mongola lingvo kaj signifas "batu buteron!", tamen tiu klarigo ne ŝajnas konvinka. Pro la sona simileco inter la vortoj "Lasha Tumbai" kaj "Russia Goodbye" (angle - Adiaŭ, Rusio!) okazis granda bruo en Rusio, tamen malverŝajnas, ke ĝi malhelpos la popularecon de Verko Serduĉko en Rusio.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Verko Serduĉko ne estas anime akceptata de ĉiuj ukrainianoj. Multaj kritikas jen la tekstojn (kiuj foje estas vere primitivaj), jen la rolon mem. Aparte akraj kritikoj falis sur Verkon antaŭ la partopreno en Eŭrovido 2007: unu radi-stacio de Ukrainio eĉ penis lanĉi la kampanjon kontraŭ ŝia partopreno, tamen sen granda sukceso. Iuj dekstruloj (la politika partio "Kongreso de ukrainaj naciistoj") kritikas Verkon Serduĉkon kiel "enkorpigon de malgrandrusiismo", kiu hontigas Ukrainion.

Tamen malgraŭ ĉiuj kritikoj Verko Serduĉko restas tre populara distra heroo. Ne malmultaj opinias Verkon eĉ "enkorpigo de la ukraina animo" kaj "tipa ukrainino".

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • Я рождена для любви ("Mi estas naskita por amo") (1998)
  • Гоп-гоп ("Hop-hop, danc-danc") (2002)
  • Чита дрита ("Ĉita-Drita", netradukebla danc-instiga diraĵo) (2003)
  • Ха-ра-шо ("Ege bone") (2003)
  • Жениха хотела ("Mi volis fianĉon") (2004)
  • После тебя ("Post vi") (2005)
  • Новые песни Верки Сердючки ("Novaj kantoj de Verko Serduĉko") (2006)
  • Тралі-Валі ("Trali-Vali", netradukebla kaj sensenca rekantaĵo) (2006)
  • Dancing (2007)
  • Doremi Doredo (2008)
  • Дольче & Габбана ("Dolce & Gabbana") (2011)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]