Vermiljona pego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vermiljona pego
Vermiljona pego
Vermiljona pego
femalo de Vermiljona pego
femalo de Vermiljona pego
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Picus
Specio: P. mineaceus
Picus mineaceus
(Pennant, 1769)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Vermiljona pego (Picus mineaceus) estas birdo de la familio de pegedoj kaj genro de Pegoj, kiu estas disvastigita en tropika sudorienta Azio el Birmo kaj Tajlando tra Malajzio kaj Singapuro al Indonezio kaj Brunejo.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj manglejoj.

Paro da pegoj.

Kiel aliaj pegoj, tiu ĉi specio havas mallarĝan pintakran bekon, fortan voston por teni sin kontraŭ la arbotrunkoj, kaj zigodaktilajn piedojn, ku du fingroj antaŭen kaj du malantaŭen. La longa lango povas esti lanĉita kapti insekctojn.

Sed malkiel aliaj pegoj, kiuj estas ĉefe verdaj de kie venas kromnomo por la genro nome Verdpegoj, tiu ĉi specio apenaŭ montras verdan koloron kaj male montras hegemonian vermiljonan aŭ malhelruĝan koloron, ĉefe en flugiloj kaj kapo. Super la nuko estas iom da tufa vermiljona kresteto kaj en la nuko estas iom da flavecaj aŭ verdecaj plumetoj kiu sekvas en centra dorso. La forta vosto kaj flugilpintoj estas nigrecaj. La vizaĝo ĉu ruĝeca (preskaŭ kiel la krono) ĉu grizeca (ĉe inoj aŭ junuloj). Maskloj havas ankaŭ ruĝecan bruston, ne tiom rimarkinda kaj ĉiuj havas blankonigran striitan ventron

Referencoj[redakti | redakti fonton]