Vernon Joseph Leck

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vernon Joseph LECK (mortis la 13-an de aŭgusto 1970) estis novzelanda esperantisto, dumviva membro de UEA.

Inter la jaroj 1939 kaj 1946 li estis la ĉefdelegito por Nov-Zelando, kaj ankaŭ en sia loko Wellington li aktivis kiel la prezidanto de la loka klubo dum multaj jaroj. De 1935 ĝis la fino de la dua monda milito, li redaktis la gazeton La interna ideo.