Vero
Vero estas konformeco de informo kun realo. Vera informo liveras fakto(j)n.
Problemon difini ĉi tiun nocion pritraktis filozofoj de antikva epoko. Klasika difino de la vero devenas de Aristotelo kaj estas adekvateco de opinioj kun realo, kiun la opinio koncernas. Pri la klasika difino okupiĝis antaŭ ĉio Sankta Tomaso de Akvino kaj pola logikisto Alfred Tarski. Malo de vero estas mensogo.
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri vero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Amiko estas kara, sed vero pli kara. ” „ Diri al iu nudan veron. ” „ Kiu diras la veron, havas suferon. ”