Verseto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Verseto (el la itala versetto) estas mallonga muzikpeco, kiun kutime ludas orgeno. Ĝi estas realigata je liturgiaj pecoj (ekzemple psalmojMagnificat) alterne kun kantataj versoj (Alternatim).

En la muzika historio la versetoj unuafoje aperas komence de la dekkvina jarcento, atingas sian supron tamen ekde la 16-a ĝis la 18-a jarcentoj. Origine plejparte firmkanto-ligita ĥoral-aranĝaĵo de la verso, kiun ili anstataŭas, en la malfrua deksesa jarcento evoluis aranĝoformo libera de la firma kanto, kiu fariĝis superrega en la dekoka jarcento. Ĝi estas nur ankoraŭ tonaloligita interludo kaj uzas kutime la fugoteknikon. Tiu ĉi tamen restas ne malpli ol unua fugotrakonduko kun finkadenco.

Al la komponistoj, kiuj verkis versetojn por orgeno, apartenas Antonio Valente, Domenico Zipoli, Georg Muffat (72 verseto kun 12 tokatoj), Franz Xaver Murschhauser, Wolfgang Amadeus Mozart (du fugetoj resp. Versetten, KV 154a), sed ankoraŭ en la 19-a jarcento aparte francaj komponistoj kiel Louis Lefébure-Wély, Léon Boëllmann aŭ César Franck.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Guido Adler: Handbuch der Musikgeschichte. Vol. 2. postpresaĵo de la 2-a eldono, Berlino-Wilmersdorf, dtv Munkeno, 3-a eldono 1980, ISBN 3-423-04040-8. p. 542.
  • Carl Dahlhaus, Hans Heinrich Eggebrecht (eldonintoj): Brockhaus Riemann Musiklexikon. Vol. 4, Schott, Majenco / Piper, Munkeno, 3-a eldono 1989, ISBN 3-7957-8304-6, p. 297.
  • Viktor Lukas: Reclams Orgelmusikführer. Philipp Reclam jun., Stutgarto, 4-a eldono 1979. ISBN 3-15-008880-1, p. 358.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]