Vertebraro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regionoj de vertebraro ĉe bestoj.
La homa vertebraro

La vertebraro (latine Columna vertebralis), estas la skeleta elemento de la vertebruloj (do ankaŭ de la homoj), kiu ligas la krurojn, brakojn plus la kapon, kaj portas la plejparton de la korpa pezo.

La partoj de la spino

Ĉe la homo la vertebraro, aŭ spino, konsistas el 33 ĝis 34 vertebroj kaj - inter ili - la intervertebraj diskoj. Tiuj strukturoj stabiliziĝas per ligamentoj kaj la etaj vertebraj artikoj.

La vertebroj de homo dividiĝas al 7 kolaj aŭ nukaj, 12 torakaj, 5 lumbaj, 5 sakraj kaj 4-5 kokcigaj. Koresponde al tio, ankaŭ la diversaj partoj de la vertebraro (de supre suben) nomiĝas kola vertebraro, toraka vertebraro kaj lumba vertebraro. Tiu sistemigo validas por ĉiuj mamuloj ... de muso ĝis ĝirafo. La vertebroj sakraj kaj kokcigaj estas kunkreskintaj kaj tial ofte nomiĝas "falsaj vertebroj".

Ĉe la diversaj specioj de bestoj la nombroj de vertebroj varias: ekzemple la nigra cigno havas 31 kolajn vertebrojn, kvankam la ĝirafo, kun kolo eksterordinare longa, havas nur la 7 kolajn vertebrojn kutimajn ĉe preskaŭ ĉiuj mamuloj kvankam ĉe ĝirafo tiuj unuopaj vertebroj aparte longas.

Vertebraro de la homo
  •  kola
  •  toraka
  •  lumba
  •  sakra
  •  kokciga
  • Kolvertebraro

  •  kola vertebraro
  • kun 7 vertebroj, el kiuj C1 ("atlaso"), C2 ("akso") kaj C7 elstaras. C1 kaj C2 konsistigas la kapturnigan artikaron.

    Toraka vertebraro

  •  toraka
  • Lumba vertebraro

  •  lumba
  • Sakra vertebraro

  •  sakra
  • Kokciga vertebraro

  •  kokciga
  • Ŝablono:Ĝermo-medicino