Vertico (geometrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vertico aŭ tranĉopunkto estas la unusola komuna punkto de flankoj de plurlatero (plurangulo) aŭ de edroj de pluredrohiperedroj de hiperpluredro.

En vertico de plurlatero ĉiam kuniĝas precize 2 flankoj.

En vertico de pluredro ĉiam kuniĝas 3 aŭ pli multaj edroj. Kvanto de la edroj donas specon de la vertico.

Ĝenerale en vertico de hiperpluredro ĉiam kuniĝas hiperedroj en kvanto egala aŭ pli granda ol dimensio de la hiperpluredro.