Vespermanĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vepermanĝo estas tiu manĝo, kiun oni konsumas vespere en tempo kaj daŭro de la kultura kaj individua kutimo.

La varma ĉefmanĝo okazas en Mezeŭropo dum tagmanĝo, la vespermanĝo inter la 18-a kaj 20-a horoj (ofte malvarma). Pro la ŝanĝiĝintaj laborejaj kondiĉoj, eĉ en tiuj landoj iĝas ĉefmanĝo la vespera manĝo, kio cetere ne estas saniga afero antaŭ enlitiĝo.

En aliaj kulturaj rondoj, la ĉefa manĝo de la tago estas plej ofte la vespermanĝo.

  • Tiel ekzemple en Usono, kie oni tagmeze nur lunĉas (manĝas picon, sandviĉon, ktp.) kaj vespere la tuta familio manĝas abunde.
  • En sudaj landoj, oni manĝas varme nur je ĉirkaŭ la 21-a horo.