Vespertofalko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Vespertofalko
Vespertofalko, en Manizales, Caldas, Kolombio
Vespertofalko, en Manizales, Caldas, Kolombio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falco
Specio: F. rufigularis
Falco rufigularis
(Daudin, 1800)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Vespertofalko (Falco rufigularis) estas falko, tio estas rabobirdo el la familio de Falkedoj kaj specio de loĝantaj birdoj en tropika Meksikio, Centra kaj Suda Ameriko kaj Trinidado. Ĝi estis dumlonge konata kiel Falco albigularis; la nomoj Falco fusco-coerulescensFalco fuscocaerulescens, delonge uzitaj por la nuna Plumbofalko, estas nune atribuitaj al tiu ĉi specio (AOU 1948).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La ino de Vespertofalko, 30.5 cm longa, estas multe pli granda ol la 23 cm averaĝe longa masklo (sed 22 al 28). Plenkreskuloj havas nigrajn dorson, kapon kaj voston. La gorĝo, supra brusto kaj kolflankoj estas kremoblankecaj, dum la suba brusto kaj ventro estas nigraj, fajne striecaj blanke, kaj la femuroj kaj suba ventro estas oranĝecaj. Junuloj estas similaj sed kun sablokolora gorĝo. La alvoko de tiu specio estas altatona ke-ke-ke kiel de Amerika turfalko.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas probable proksime rilata kaj aspektas kvazaŭ malgranda versio de la Oranĝecbrusta falko. Tiuj du estas probable plej proksimaj al la Plumbofalko kaj konstituas la malnovan stirpon amerikan de la genro Falco.[1]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Tiu malgranda malhela rabobirdo loĝas en malfermaj arbaroj, ĝangaloj, arbarklarejoj kaj similaj habitatoj prefere ĉe akvo. La Vespertofalko ripozas rimarkinde en alta malferma mortinta branĉo, el kiu ĝi lanĉas aerajn atakojn kontruax siaj predoj. Ili ĉasas vespertojn (el kio la komuna nomo), birdojn, malgrandajn mamulojn kaj reptiliojn kaj grandajn insektojn kiaj libeloj. La pli malgranda masklo predas pli da insektoj, kaj la pli granda ino pli da birdoj kaj vespertoj. La flugo estas rekta kaj povega. Tiu fiera malgranda falko estas parte krepuskula, kiel vespertoj en ties dieto sugestas. Ĝi ne estas gregema kaj tiele ĝi estas kutime vidata ĉu sola ĉu pare. La ino demetas 2-3 brunecajn ovojn en nekovrita nesto en arbotruo, sed ankaŭ en arbustoj, abandonitaj konstruaĵoj ktp.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni konas tri subspeciojn de Falco rufigularis:[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Probable diverĝis el siaj parencoj antaŭ ĉirkaŭ 8-5 milionoj da jaroj, dum fina Mioceno. Vidu Birregard (1994), Helbig et al. (1994), Wink et al. (1998), Griffiths (1999), Groombridge et al. (2002), Griffiths et al. (2004)
  2. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • American Ornithologists' Union (1948): Twenty-third supplement to the American Ornithologists' Union check-list of North American birds. Auk 65(3): 438-443. PDF plena teksto
  • William Beebe (1950): The home life of the bat falcon, Falco albigularis Daudin. Zoologica (New York) 35(4): 69-86.
  • BirdLife International (2004). Falco rufigularis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 09a Majo 2006. Kriterioj por klasigo kiel Malplej Zorgiga.
  • Birregard, Richard O. (1994): 45. Bat Falcon. In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (editors): Handbook of the Birds of the World, Volume 2 (New World Vultures to Guineafowl): 267-268, plate 27. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-15-6
  • ffrench, Richard; O'Neill, John Patton & Eckelberry, Don R. (1991): A guide to the birds of Trinidad and Tobago (2a eldono). Comstock Publishing, Ithaca, N.Y.. ISBN 0-8014-9792-2
  • Hilty, Steven L. (2003): Birds of Venezuela. Helm Identification Guides, London. ISBN 0-7136-6418-5
  • Helbig, A.J.; Seibold, I.; Bednarek, W.; Brüning, H.; Gaucher, P.; Ristow, D.; Scharlau, W.; Schmidl, D. & Wink, Michael (1994): Phylogenetic relationships among falcon species (genus Falco) according to DNA sequence variation of the cytochrome b gene. In: Meyburg, B.-U. & Chancellor, R.D. (editors): Raptor conservation today: 593-599. PDF plena teksto
  • Griffiths, Carole S. (1999): Phylogeny of the Falconidae inferred from molecular and morphological data. Auk 116(1): 116–130. PDF plena teksto
  • Griffiths, Carole S.; Barrowclough, George F.; Groth, Jeff G. & Mertz, Lisa (2004): Phylogeny of the Falconidae (Aves): a comparison of the efficacy of morphological, mitochondrial, and nuclear data. Molecular Phylogenetics and Evolution 32(1): 101–109. COI:10.1016/j.ympev.2003.11.019 (HTML resumo)
  • Groombridge, Jim J.; Carl Jones; Bayes, Michelle K.; van Zyl, Anthony J.; Carrillo, José; Nichols, Richard A. & Bruford, Michael W. (2002): A molecular phylogeny of African kestrels with reference to divergence across the Indian Ocean. Molecular Phylogenetics and Evolution 25(2): 267–277. COI:10.1016/S1055-7903(02)00254-3 (HTML resumo)
  • Wink, Michael; Seibold, I.; Lotfikhah, F. & Bednarek, W. (1998): Molecular systematics of holarctic raptors (Order Falconiformes). In: Chancellor, R.D., Meyburg, B.-U. & Ferrero, J.J. (editors): Holarctic Birds of Prey: 29-48. Adenex & WWGBP. PDF plena teksto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj