Vesta familio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Vesta familio en la grafikaĵoj de la asteroida zono
Klinangulo / Duona grandakso - Klinangulo / Discentreco

La Vesta familio estas grava familio da asteroidoj de la ĉefa asteroida zono, kiu anigas plejparton el la V-tipaj kaj J-tipaj asteroidojn en la proksimo de sia plej granda ano 4 Vesto, tiu kiu donas sian nomon al la familio.

Ĝi entenas ĉirkaŭ 6% el la asteroidoj de la ĉefa zono.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

La familio entenas 4 Veston, duan plej grandan asteroidon de la ĉefa zono kun diametro de 530 km, kaj plurajn korpojn de malpli de 10 km de diametro. La plej brilaj, 1929 Kolao kaj 2045 Pekino, havas absolutan magnitudon de 12,2, kiu kongras kun diametro de 7,5 km, se ili havas tiel grandan albedon kiel tiu de 4 Vesto (0,4228).

La Vesta familio naskiĝis pro granda alfrapo, kiun suferis la ĉefa korpo 4 Vesto. Verŝajne tiu-ĉi alfrapo kiu kreis la grandan krateron ĉe la suda poluso de la asteroido. Oni opinias, ke tiu alfrapo estas ankaŭ la fonto de la meteorŝtonoj HED (meteoritoj Hovardito - Eukrito - Diogenito).

La familio entenas kelkaj J-tipajn asteroidojn (malofta sub-tipo de la V-tipo) rigarditaj kiel erojn de la pli profundaj tavoloj de la krusto de Vesto. Ili similas la meteorŝtonojn diogenitojn.

Orbitoj[redakti | redakti fonton]

Analizo fare de Vincenzo Zappalà en 1995 elmontris "kernon" de 235 anoj de la familio, kies propraj orbitaj elementoj estas :

ap ep ip
min 2,26 AU 0,075 5,6°
max 2,48 AU 0,122 7,9°

En la nuna epoko, la orbitaj elementoj de la familianoj estas :

a e i
min 2,26 AU 0,035 5,0°
max 2,48 AU 0,162 8,3°

En 2005, 6051 objektoj estis pruvitaj esti anoj de la familio.

Entruduloj[redakti | redakti fonton]

La spektroskopia analizo de pluraj anoj montris, ke ili ne estas V-tipaj nek J-tipaj, pruvo ke ili estas entruduloj. La ĉefaj estas 306 Unito, 442 Ejksfeldio, 1697 Koskenniemi, 1781 Van Biesbroeck , 2024 McLaughlin. 2029 Binomio, 2086 Newell , 2346 Lilio. ktp

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]