Vestarko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vestarko
Vestarkoj el drato kaj ligno

Vestarko estas peco da ligno, metaloplasto, plejofte en la formo de la homa ŝultro kaj havas hokon je la supra flanko. La vestarko ankaŭ povas havi transversan stangon, la t.n. pantalonstango.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

Vestarko estas uzata por pendigi vestojn en ŝranko aŭ je rako en butiko. Ĉe normaj vestarkoj oni devas unue pligrandigi la koltruon, pro tio estas pene por pendigi kaj depreni la vestojn.

Formoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ ekzistas specialaj vestarkoj por pantalonoj, tiuj plejofte havas rektan formon pinĉomekanismon.

Invento[redakti | redakti fonton]

Ne estas klara kiu inventis la vestarkon. Diversaj fontoj indikas diversajn homojn, kiel Rosalie Carwink kaj Thomas Jefferson.

Bildaro[redakti | redakti fonton]