Vesterna urbeto Boskovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 49° 30′ N 16° 41′ O / 49.500 °N, 16.683 °O / 49.500; 16.683 (mapo)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vesterna urbeto "Wild West" Boskovice estas amuza naturparko en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudmoravia regiono, rande de la urbo kaj konata feriloko Boskovice. La arealo estas konstruita surloke de eksa sablominejo, kiu precize imitas naturscenejojn el aventuraj filmoj. Loĝantoj de la urbeto prezentas al ĉiuj vizitantoj de tiu ĉi unika turisma atrakto Sovaĝan Okcidenton en realo. En la urbeto vizitantoj povas vidi plurajn turismajn allogaĵojn, ekz: trampejon, indianajn vilaĝojn, restoraciojn en stilo de Sovaĝa Okcidento, stilajn domojn, fostodomojn, regulajn spektaklojn, rodeon, balojn en kontreo-stilo, pruntejon de stilaj vestaĵoj kaj multajn aliajn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]