Vestfalio-Lippe
El Vikipedio
Vestfalio-Lipo, germane Westfalen-Lippe, estas landoparto de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. La alia landoparto estas Rejnlando. Grandaj urboj en Vestfalio-Lippe estas Bochum, Dortmund, Münster (la ĉefurbo) kaj Bielefeld. Nordrejn-Vestfalio estas la sola federacia lando de Germanio kun tiaj landopartoj.
Vestfalio-Lipo unuigas la historiajn teritoriojn Vestfalio kaj Lipo.
La landoparto havas memstaran administradon, kiu centre plenumas iujn servojn - ekzemple rilate al eduko kaj mediprotektado - por la unuopaj distriktoj de la teritorio: Pri tiu administrado legu pli en la artikolo Provinca komunumligo Vestfalio-Lipo.