Vestiblo
Vestiblo (el la latina: "vestibulum", antaŭkorto, antaŭejo) aŭ antaŭĉambro estas la enirejo, la ejo tra kiu oni eniras domon aŭ apartamenton. Plej ofte la vestiblo fermeblas per pordo aŭ pordego. Kutime la vestiblo estas ankaŭ la elirejo.
En la antikva Romo vestiblo estis la placo inter la strato kaj la dompordo de nobelaj domoj. Poste en Romo, vestiblo estis la ĉambro inter la dompordo kaj la "atrium" (netegmentita interna korto).
Medicino
Vestiblo estas ankaŭ la nomo de la enira kavo de kelkaj organoj. [1]
Piednotoj
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2005