Veszprémgalsa
El Vikipedio
Veszprémgalsa (vesprEmgalŝa) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Sümeg.
- Areo: 9nbsp;km²
- Loĝantaro: 290
- Poŝtkodo: 8475
- Telefonprefikso: 87
Enhavo |
Situo [redakti]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Sümeg troviĝas 15 km-ojn for.
Historio [redakti]
La vilaĝo naskiĝis en 1969 pro kuniĝo de Zalagalsa kaj Veszprémpinkóc. Rojo (samtempe estis departementolimo) disigis la vilaĝojn.
Zalagalsa [redakti]
La unua mencio devenis el 1268. Dum la turka erao la komunumo senhomiĝis. En 1959 kolĥozo formiĝis.
Veszprémpinkóc [redakti]
La unua mencio devenis el 1764. La vilaĝo ekhavis kurenton ekde 1949.
Komunaj vilaĝservoj estas biblioteko, kuracejo, akvodukto, gasodukto, telefona reto.
Vidindaĵoj [redakti]
- baroka romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo de 1778 en vilaĝparto Galsa
- luterana preĝejo
