Veterproverbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Veterproverboveterprognoza proverbo estas proverba diraĵo, en kiu la popolo esprimis siajn centjarajn spertojn pri la naturo, precipe pri la veteraj fenomenoj kaj ilia rilato al abundeco de rikolto aŭ travivo de malfacilaj jarsezonoj. Ofte ili donas konsilojn, kiam plugi, semi aŭ planti, kiam rikolti, kiam prepari sin por vintra aŭ pluva sezono ktp.

La veterproverboj apartenas al popola kulturo, kiun esploras folkloro kaj havas ĝin ĉiu popolo, kvankam kompreneble diferencaj laŭ la klimato, en kiu la konkreta popolo vivas.

Ekzemploj de veterproverboj[redakti | redakti fonton]

Zamenhofaj[redakti | redakti fonton]

  • Aprila vetero - trompa aero.
  • Pluvo en Aprilo - por la tero utilo.
  • Printempo semas, aŭtuno rikoltas.
  • En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero.
  • Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero.
  • Post vetero malbela lumas suno plej hela.
  • Atendi bonan veteron kaj laman kurieron.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Blanka februaro – forto en kamparo.
  • Marto – sur forno bona farto.
  • Aprilo – ankoraŭ ĉe hejtilo.
  • Malvarma majo – en grenejo gajo.
  • Sankta Marteno rajdas blankan ĉevalon (= meze de novembro venas unua neĝo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Zamenhofa proverbaro
  • PIV