Veterverto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Veterverto (angle: Weathertop, sindarine: Amon Sûl) estas monto en Mez-Tero, la fikcia universo kreita de J.R.R. Tolkien. Ĝi troviĝas oriente de Brio. Sur ĝi en la Dua Epoko Elendilo konstruis gvatturon, en kiu troviĝis unu el palantiroj. En la jaro 1409 de la Tria Erao la turo estis detruita kaj post ĝi restis nur ŝtona krono.

Averto: Tio, kio sekvas, montras detalojn de la intrigo de la rakonto.

En la libro La Mastro de l' Ringoj kvar hobitoj kaj Aragorno haltis en Veterverto por ripozi. Nokte atakis ilin nazguloj kaj Frodo Baginzo estis vundita per venena ponardo.