Vetingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vetingo
Blazono de Vetingo
Blazono de Vetingo
Rigardo al la urbo Vetingo
Rigardo al la urbo Vetingo
Kantono Argovio
Distrikto Baden
Koordinatoj  47°28′0″N 8°19′35″O  /  47.46667°N, 8.32639°O / 47.46667; 8.32639 (Vetingo)Koordinatoj: 47°28′0″N 8°19′35″O  /  47.46667°N, 8.32639°O / 47.46667; 8.32639 (Vetingo)
Nombro de enloĝantoj 20206
Areo 10,59 km²
Alteco 408 m super marnivelo
Poŝtkodo 5430
Komunumkodo 4045
Mapo de Vetingo
Mapo pri la situo de Vetingo en la Distrikto Baden

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Vetingo (germane Wettingen, alemane Wettigä) estas industria urbo en la Distrikto Baden kaj kun 19'757 loĝantoj je la 31-a de decembro 2008 la plej granda komunumo de la Kantono Argovio. Ĝis la 31-a de decembro 2012 la nombro de la loĝantaro kresis al 20206.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo Vetingo situas ĉe la nordorienta bordo de la rivero Limato kaj sude de la ĵurasa montoĉeno Lägern. La urbo praktike kunkreskis kun la najbara urbo Baden kaj la komunumo Ennetbaden. Kvankam Vetingo estas pli granda ol Baden, oni konsideras Vetingo kiel parton de la aglomeraĵo de Baden kaj ne inverse.[1]

Ĉu urbo aŭ ne?[redakti | redakti fonton]

Pri la urbeco estas kuriozaĵo, ke Vetingo de la Svisa Federacia Oficejo por Statistiko estas konsiderata kiel urbo. Kaj Vetingo fakte estas la plej granda komunumo de Kantono Argovio. La konstitucio de Kantono Argovio tamen tute ne difinas la esprimon urbo, kaj estas do laŭ kantona leĝo afero de la komunumo mem, ĉu ĝi volas sin nomi urbo. La popolo de Vetingo en publika baloto de la 12-a de marto 2009 eksplicite rifuzis difini Vetingon kiel urbo.[2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vetingo limas en nordo al Ennetbaden, Ehrendingen kaj Niederweningen, en oriento al Otelfingen, en sudoriento al Würenlos, en sudo al Neuenhof, kaj en okcidento al Baden.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Vetingo pasas la tiel nomita Hispanpan-Fervojo, tio estis la unua svisa fervojlinio de Baden al Zuriko, kiu hodiaŭ estas parto de la linio de Zuriko al Bazelo. Samtempe finas en Vetingo flanka fervojlinio tra la Furtvalo tra Regensdorf al Zuriko. La komunumo estas ankaŭ ligita al la loka busreto de la urbo Baden.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas en distanco de 1 km aliflanke de la rivero Limato en Neuenhof.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sur la teritorio de Vetingo oni trovis du tombojn el la novŝtonepoko. Dum la romia tempo ekzistis en Vetingo romia setlejo. Sian nomon ricevis la urbo de la alemana setlisto Veto (WettiWatto), kiu loĝigis en la 6-a jarcento la forlasitan romian bienon. Longan tempon Vetingo apartenis al Turgovio kaj falis post ties dissolviĝo al Zurikgovio sub posedo de la dukoj de Lencburgo. Post la morto de la dukoj de Lencburgo ilia havaĵo falis al la Grafoj de Kiburgo kaj estis en posta epoko aĉetita de Libersinjoro Henriko la 2-a de Rapperswil. Post mirakla savo el mardanĝero Henriko la 2-a donacis Vetingon al la eklezio, kaj fondiĝis la 14-an de oktobro 1227 la Monaĥinejo Vetingo. 1415 la Svisaj Ĵurkomunumuloj konkeris Argovion kaj Vetingon. Vetingo fariĝis la ĉefurbo de la argovia distrikto Dukejo Baden. 1778 la francoj konkeris Svislandon kaj en la tiama Helveta Respubliko Vetingo fariĝis komunumo de la mallongviva Kantono Baden, kiu fariĝis en 1803 disktrikto de la Kantono Argovio.[3]

Esperanto-Movado[redakti | redakti fonton]

En la pionira epoko prelegis la 3-an de decembro 1910 s-ro Jakob Schmid en la porinstruista lernejo de Vetingo antaŭ pli ol 100 studentoj kaj profesoroj.

En 1979 ĝis 1982 aktivis Dietrich Michael Weidmann kun Kaspar Pfenninger en la Ŝpinejo Vetingo (germane Spinnerei Wettingen), kie loĝadis artista kolektivo. En tiu epoko en la Ŝpinejo Vetingo presiĝis diversaj Esperanto-publikaĵoj, inter aliaj la Esperanto-Lernolibro Esperanto por Mondcivitanoj. Okazis tie en 1980 kaj 1981 ankaŭ diversaj Esperanto-kursoj, kiujn partoprenis ĉefe junuloj el la Zurika Junulara Movado, el inter ili Triks Kurt-Hapuaraĉi, Stefan Flüeler, Dorin Zeidler kaj multaj aliaj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]