Kurumo
Sporta vetkuro estas konkuro pro rapido, laŭ objektiva kriterio, kutime horloĝo aŭ specifa punkto. La konkurantoj en vetkurado klopodas kompleti difinitan taskon en la plej mallonga kvanto de tempo. Tipe tio inkludas trapasi ioman distancon, sed povas esti ankaŭ aliaj taskoj krom la rapido por atingi difinitan celon.
Vetkurado povas esti kurata konstante el komenco al fino aŭ povas esti farata laŭ eroj nome etapoj.
Historio
Fruaj registroj de vetkuro aperas en ceramiko el antikva Grekio, kiu priskribas kurantajn virojn rivale pro la unua loko. ĉara konkurso estis priskribita en la verko de Homero nome Iliado.