Vetonoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vetonoj
izolita homa grupo • popolo
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Elŝtona porkostatuo "verraco" [beRAko] de Ciudad Rodrigo, Salamanko.

La vetonoj (latine vettones) estis antaŭromia popolo el kelta kulturo kiu loĝis en la okcidento de la Iberia duoninsulo. Ilia ekloĝiĝo okazis inter la riveroj Douro kaj Taĵo, ĉefe en la teritorio de la nunaj provincoj Avilo, Kacerezo, Salamanko, Toledo kaj Zamoro. Oni ankaŭ trovis spurojn en la regiono de Tras os Montes en Portugalio.

El la vetonoj restas pluraj kastrumoj, fortikigitaj vilaĝoj, en diversaj provincoj, sed ĉefe en Avilo kaj Salamanko. Ili ankaŭ lasis kiel heredo plurajn elŝtonajn porkostatuojn "verraco" [beRAko] dise tra la hispana teritorio, la tradicia ludo kalvo. Nuntempe ĝi estas ludata en partoj de Kastilio kaj Leono, ĉefe en la provincoj Avilo, Salamanko kaj Zamoro. En Ekstremaduro en la komarko de Plasencio.