Veyras VS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo VS en Veyras VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Veyras.

Veyras
Blazono de Veyras
Blazono de Veyras
Blazono de Veyras
Domo, kie vivis Rilke en Veyras
Domo, kie vivis Rilke en Veyras
Domo, kie vivis Rilke en Veyras
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio • Ortschaft
Kantono Valezo
Distrikto Sierre
Koordinatoj  46° 18′ 17″ N 7° 32′ 19″ O / 46.30472 °N, 7.53861 °O / 46.30472; 7.53861 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 17″ N 7° 32′ 19″ O / 46.30472 °N, 7.53861 °O / 46.30472; 7.53861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1727
Areo 1,45 km²
Alteco 645 m super marnivelo
Poŝtkodo 3968
Komunumkodo 6250
Mapo de Veyras
Mapo de Veyras
Situa mapo de Veyras
vdr

Veyras estas komunumo en la distrikto Sierre en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1727 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Veyras situas en la supra parto de la franclingva Suba Valezo en la vitejoj de la norda flanko de la Valo de Rodano, norde de la urbo Sierre. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Veyras kaj Muzot, ĉi-lasta estiĝis sur la restaĵoj de malnova vilaĝo forlasita dum mezepoko.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,45 km², de kiuj 4,1% estas kovritaj de arbaro, 58,6% servas por agrikulturo kaj 33,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Veyras limas en nordo al Miège, en oriento kaj sudo al Sierre, kaj en okcidento al Venthône.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Veyras pasas la ringforma kantona ĉefvojo nr-o 210, kiu konektas la urbon Sierre kun la vilaĝoj kaj komunumoj de la turisma regiono Crans-Montana. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 1 kilometron sude de la komunumo oriente de Sierre. Pere de poŝtaŭtolinio de Sierre al Montana la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Veyras datiĝas el la jaro 1612 Veras.

Dum mezepoko Veyras apartenis al la Senjorujo Sierre. De la 15-a jarcento ĝis la fino de la malnova reĝimo Veyras formis kune kun Miège la mezan trionon de la Contrée Sierre. En Prélaz de Veyras ĉiun duan jaron estis elektita la Grandvokto de la Dekono Sierre.[3]

Famaj personecoj[redakti | redakti fonton]

En la Burgo de Muzot vivis de 1921 ĝis sia morto en la jaro 1926 la fama poeto kaj verkisto Rainer Maria Rilke.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Veyras

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]