Vezseny

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vezseny [veĵenj] estas malgranda vilaĝo en meza Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono de Szolnok. La loknomo signifas slave: kurbiĝo. Nobela familio havis la saman nomon, ili havis tie bienojn. La saman nomon oni trovas en Nagyvázsony.

Bazaj informoj

Situo

Vezseny situas en dekstra bordo de Tiso, havanta fervojon, vojon kaj pramon.

Historio

Tie oni trovis objektojn jam el la ferepoko kaj el la bronzepoko. La komunumo senhomiĝis pro la tatara invado en 1241. En 1895 inundo detruis la vilaĝon.

Vidindaĵo