Vika Sentenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Viĉa Sentenco)
Vika Sentenco
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

La Vika Sentenco (angle, Wiccan Rede), estas multversia proverbo de la novpaganisma religio Viko.

Estas multaj manieroj traduki ĉi tiun tekston, eble pro tio ke eĉ en ties originala lingvo, ekzistas multaj versioj iometete nesamaj.

Esperantaj versioj de la Vika Sentenco[redakti | redakti fonton]

Jen la du plej oftaj tradukitaj formoj de la Vika Sentenco :

  • "Se vi damaĝas neniun, faru kion vi volas."
  • "Se ne malutilas al iu ajn, faru kion vi volas."

Pri la Sentenco kiel ĝi estas uzata inter Vikanoj[redakti | redakti fonton]

Gravas rimarki ke la Vika Sentenco ne estas leĝo laŭ la kutima senco, ĉar Viko estas religio sendogma. La Sentenco plejparte estas gvidilo.

Estu bone notita ke la 'Sentenco' mem povas diferenci de la Libro de Ombroj de unu viĉo al la Libro de Ombroj de alia. Ankaŭ aliaj pli longaj formoj kaj malplilongaj formoj de la Vika Sentenco ekzistas. Populara mallonga formo estas 'Malutilu neniun', aŭ 'Damaĝu neniun', (Angle Harm none).

Interpretoj de la Sentenco[redakti | redakti fonton]

La Sentenco similas al la Ora Regulo, kredo kiu troviĝas je preskaŭ ĉiu religio. Ne ĉiuj Vikanoj honoras al la Sentenco: Gardnerismanaj Vikanoj plej preferas la Ordonon de la Diino. Ties enhavaĵo "Konservu puran vian plej altan idealon; Permesu ke nenio haltigu vin aŭ alidirektigu vin, ĉar Mia estas la sekreta pordo kiu malfermiĝas al la pordo de juneco." estas tiel uzata.

Ekzistas iom da debato en novpaganismaj kaj vikanaj komunumoj pri la signifo de la Sentenco. La debato plej temas pri ĉu fakte estas la Sentenco nur konsilaĵo- sugestaĵo- aŭ ĉu estu interpretita kiel ordono.

La malakcepto de specifaj admonoj kaj malpermisoj pri sinkonduto, ekzemple tiuj kiuj ekzistas en la Judeo-Kristanaj dek ordonoj igas la karakteron de la Vika Sentenco esti iomete malsama al aliaj religiaj tekstoj kiel, ekzemple, la Sankta Biblio aŭ la Korano.

La Sentenco estas nur gvidilo kiun ĉiu homo devas por si mem interpreti por ĉiu situacio, kaj, nekiel la Abrahamaj religioj, kiuj agoj fakte 'malutilas', (kaj tiuj kiuj ne) ne estas specife listigitaj en la Sentenco. Kio malutilas do dependas de individua interpreto.

Esence, la Sentenco povas interpretiĝi kiel signifanta ke ĉiu sekvu sian veran volon, anstataŭ provi ekhavi ĉiujn etajn volataĵojn- kaj ke, dum farante tion, oni estu sekura ke siaj agoj ne malutilas al iu ajn. Tiel, la Sentenco povas esti teksto kiu kuraĝigas Vikanojn, zorgi mem pri siaj agoj, kaj agnoski la prikulpecon de siaj agoj.

Interpretoj de "Malutilu al Neniu"[redakti | redakti fonton]

Ekzistas multaj eldonitaj opinioj pri kiel oni decidu kio apartenas al 'malutili neniun'. Silver Ravenwolf, ekzemple, kredas ke malgraŭ tio ke bridi malbonfarantulon estas, kelkmaniere, 'malutili' al ili, ne tion fari povas okazigi eĉ pli da malbonaĵoj; Oni devas zorgante pri pensi, kaj prefere agplano troviĝos kiu malplej domaĝos al ĉiuj.

Kelkaj homoj uzas reviziitan version de la Vika Sentenco kiu inkluzivas la vortojn "Se ja malutilas, faru kion vi devas."

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]