Viĉioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Viĉio)
Viĉioj
izolita homa grupo • etno • indigenous peoples in Bolivia • indigenous peoples in Argentina
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Viĉioj (hispane: WichíWichi) kaj en Bolivio weenhayek, estas la nomoj por indiĝena etno de la centra kaj suda parto de la praarbara regiono Granda Ĉako de Sudameriko.

Geografiaj lokoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 16-a jarcento la viĉioj priloĝis la okcidentajn zonojn de la Centra kaj Suda Ĉako, ĉefe la maldekstran marĝenon de la rivero Bermejo inter la 21°S kaj 22° 55' S. Poste, premataj de la invado de la avá-guaraníeschiriguano kaj pro sia propra demografia kresko ili delokiĝis ĝis la nordo de la Bermejo kaj ĝis la sudoriento de la regiono de la Ĉako.

Ĝia malnova proksimeco kun la limo de la andaj etnoj donis al ili kulturajn apartaĵojn kiel monogamion, posedon de teritorioj de familioj (restriktaj grupoj de parenceco) kaj komencan kampkulturon kun akumulado de plusoj kiu favoris relativan malnomadiĝon.

Ĝis komenco de 2006 la viĉioj loĝas precipe en la oriento de Tarija, en Bolivio kaj en la Ĉako (en la nordokcidento de la argentina provinco Salta. Krome ekzistas loĝlokoj en la okcidento de la argentinaj provincoj Formosa, Chaco kaj en la ekstrema nordokcidento de la provinco Santiago del Estero kaj en la areo de la Ĉako de Paragvajo.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Multaj antropologoj atribuas al ili patagonian devenon, kvankam kun nedubeblaj influoj de Amazonio kaj Andoj, kio videblas ankaŭ en iliaj altecoj: iliaj staturoj estas ĝenerale malpli altaj ol tiuj de aliaj etnoj de la Ĉako de la familio pampa.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

Ilia lingvo troviĝas en la kunteksto nomata mataka-maka-maskoja (hisp.: mataco-maká-maskoy). Tiu grupo inkluzivas aliajn etnojn: ĉoroto (hisp. chorote), makao (hisp.: macá), vejoco (hisp.: vejoce) kaj matagŭajo (hisp.: mataguayo). Kompare kun tiuj, la parenceco kun la nunaj viĉioj (ĝis 2006) estas tiom densa ke ili konsideratas simple kiel etna aparteco de ili.

Socio[redakti | redakti fonton]

Jam en la 16-a jarcento ili estis preskaŭ komplete malnomadiĝintaj, kaj ili posedis boathaltejojn kaj loĝejojn ĉe la enfluejoj de riveroj. Ili formis komunumojn laŭ parenceco; ĉiu de ili estis administrata de maljuna ĉefo kaj de komunuma konsilantaro de viroj kiu regis ĉiujn vilaĝon (huefhuet). Diversaj komunumoj aŭ parencaj grupoj formis apartaĵojn. Iliaj loĝejoj estis chozas, huep, konstruitaj per branĉoj, en formo de kupolo de 2 ĝis 3 m da diametro en kiu kunvivis la membroj de unu familio.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Ĝia kampkulturo antaŭ la 20-a jarcento superis apenaŭ la stadion de ĝardenkulturo, kaj spite al la jam indikita anda influo ili konservis (kaj eĉ nuntempe praktikas) la produktadon ĉasisto-kolektisto. Ilia ĉefa vivrimedo estis la ĉasado(*), la fiŝkaptado kaj la kolektado.

Tiel, dum la virinoj dediĉas sin al kulturado de etaj zapallos, ĉiuj laŭeble dediĉas sin al la sezona kolektado de kokosnuksoj, de palmera, pindó, yatay kaj caranday, algarroba, porotos, cimarrones, tinuso, tasi kaj mielo. Ankaŭ gravis en sia ekonomio la ĉasado kaj speciale la fiŝkaptado.

La ciklo de akiro de nutraĵaj resursoj signifis ke ili organizu sian kalendaron en cirkla maniero: la jarkomenco (okä nek' chum) estis rite celebrata en la tempo kiu respondas la la monato aŭgusto; tiun jarkomencon postsekvis la sezono nomata nawup ("luno de la floroj"), poste sekvis ekde novembro la yachup ("luno de la algarrobas"), post tio fine de la suda somero venis la sezono lup ("luno de la rikoltoj"), kiun sekvis la fwiyeti(up) ("luno de la frostoj").

*Kiel inter multaj aliaj popoloj kies produktomaniero estis ĝis antaŭ nelonge ĉefe la ĉasado-kolektado, la ekologia situacio de interdependeco kun la animaloj estas tiaj ke la viĉioj daŭre donas al la animaloj la kvalifikon "fratoj".

Iliaj instrumentoj kaj artefaritaĵoj estis ĉefe el ligno (ekz-e la "palos de labranza" kiuj konservis ian similecon kun la llakta de la andaj popoloj), kvankam ili ankaŭ plenumas verkaĵojn el pajlo, ceramiko, polurita ŝtono kaj teksaĵojn, kaj sakojn el fibroj de la planta genro Bromelia.

Religio[redakti | redakti fonton]

Ilia kredo-sistemo estis enkludita de la antropologoj en la animismo kaj ŝamanismo: ili kultas la estaĵojn de la naturo kaj havas la nocion de unu supera estaĵo (Tokuah aŭ Tokuaj) kiu regas la mondon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde fino de la jardeko 1870 ili komencis esti reduktitaj de la blankulo, ĉar ili estis devigataj labori en la kolektado de kotono, la rikolto de la sukerkano aŭ kiel hakistoj en la arbaroj. En 1914 alvenis anglaj misiistoj kiuj trudis al ili la anglikanismon: tiaj pastroj retiris sin en 1982 dum la Sud-Atlantika Milito, kio ebligis al la viĉio reakiri iujn el siaj antaŭaj kulturaj trajtoj kaj organizi sin kiel komunumo, tiel ke en 1986 oni oficiale agnoskis la dulingvismon en la lernejoj de la regiono kiun ili priloĝas. Dum la 20-a jarcento iliaj vivkondiĉoj estis kvazaŭ tiuj de la ceteraj indiĝenoj, vivtenante sin per kultivado de etaj parceloj, per kolektado, ĉasado kaj fiŝkaptado en la malpliiĝintaj resursoj aŭ per vendado de artmetiaĵoj kun granda arta kaj teĥnika valoro (la viroj faras lignajn skulptaĵojn (guayacán), la virinoj produktas teksaĵojn de caraguatá kaj etajn keramikaĵojn. Kiel la aliaj argentinaj indiĝenaj etnoj la viĉioj grandparte integriĝis kaj multaj de ili migris al urbaj zonoj kie ili restas en la ekonomie malfortaj kvartaloj. Multaj viĉioj konvertiĝis al protestantismo de la grupoj nomataj evangeliistoj kaj pentekostistoj.

Nuna situacio[redakti | redakti fonton]

Komence de 2006 estiĝis la dua indiĝena komunumo de la Chaco Salteño kun dulingvaj lernejoj por ne perdi siajn tradiciojn. Popolnombradoj en la periodo 2003-2004 indikas ke proksimume 36.500 argentinanoj rekonas sin kiel apartenantajn al la etno viĉioj. 47 % da ili parolas kvazaŭ ekskluzive sian lingvon (de tiuj 47 % estas 80 % virinoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]