Vișeu de Sus
El Vikipedio
(Alidirektita el Vişeu de Sus)
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 10 Apr. 2011.
6 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Vișeu de Sus [viŝeu de sus] (hungare: Felsővisó [felŝoviŝo], germane: Oberwischau) estas urbo en distrikto Maramureș en Rumanio, sur la sudokcidenta parto de la Montaro de Maramureș en la valo de Vișeu, sudokcidente de Sighetu Marmației. En 1910 ĝi havis 9.249 loĝantojn (germanoj, hungaroj, rumanoj, rusinoj); en 1992 15.944 (rumanoj, 10 % germanoj, 4 % hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1365. Ĝi estis rumana vilaĝo. La germanoj kaj judoj koloniis je la dua parto de la 18-a jarcento. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Máramaros vármegye). Administre apartenas al ĝi Vişeu de Mijloc.
[redakti] Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
[redakti] Gravaj personoj
- Vasile Ciolpan (*17-a de majo 1928): ceramikisto.
- Dezső Péter (29-a de junio 1922) meblodezajnisto
- Dezső Péter (*22-a de junio 1929): arkitekto, etnografia kolektanto, muzeologo en Maramureș.
- György Murvai (*23-a de novembro 1940): fotoartisto, entreprenisto.
- Maximilian Schulmann (*10-a de decembro 1912 – ): skulptisto.

