Komunumo Vilkaviškis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vištytis)
Vilkaviškis
blazono de Vilkaviškis situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Marijampolė (ĝis julio 2010)
administra centro: Vilkaviškis
nombro de loĝantoj: 34 419 (en 2023)
en la urbo mem: 9 444 (stato 2020)
areo (komunumo): ĉ. 1259 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 342
koordinatoj: 54° 38' norde, 23° 02' oriente

Vilkaviškis estas subdistrikta komunumo en la sudokcidento de Litovio - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Vilkaviškis. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Marijampolė. En 2023 en la komunumo vivis 34 419 loĝantoj, el tio komence de 2020 en la urbo mem 9 444.

Loĝlokoj[redakti | redakti fonton]

En la komunumo ekzistas:

  • 3 urboj - Kybartai, Vilkaviškis kaj Virbalis;
  • 5 urbetoj - Bartninkai, Gražiškiai, Keturvalakiai, Pilviškiai kaj Vištytis, plus aldone
  • 384 vilaĝoj.

La plej grandaj loĝlokoj estas

Vilkaviškis - kun 13283 loĝantoj, Kybartai - kun 6556, Pilviškiai - kun 1493 kaj Virbalis - kun 1351.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]