Via crucis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
pentofaranto dum la Via Crucis en Iztapalapa, Meksik-urbo
Simon de Kireno

La via crucis (latine), kalvaria vojovojo de la kruco respektive kruca vojo estas kristana formo de preĝo. Ĝi estas medito pri la pasiono kaj krucumado de Jesuo Kristo, populara en la okcidentaj katolikaj eklezioj (la anglikana kaj la romkatolika).

Post la kristaniĝo de la Romia imperio, kristanoj faris pilgrimadojn al Jerusalemo, la urbo, kie Jesuo mortis. Post la krucmilitoj en la mezepoko, tia pilgrimado repopulariĝis. Pilgrimuloj vizitis Jerusalemon, kaj speciale la 14 lokojn (aŭ "staciojn"), kie okazis laŭtradicie eventoj de la pasiono.

Sed kiam malfaciliĝis por okcidenteŭropaj kristanoj iri al Jerusalemo, ili metis en siajn preĝejojn staciojn (bildojn de la 14 eventoj), kaj tiel la vojo de la kruco, kia ni konas ĝin hodiaŭ, naskiĝis. Por fari la vojon de la kruco, oni (sole aŭ en grupo, speciale dum vendredoj de la karesmo), iras de stacio al stacio, kaj meditas sur ĉiu el ili, unu post la alia. Neniuj "oficialaj" meditoj ekzistas por tio, sed ekzistas multaj preĝoj, el kiuj la sacerdoto povas strukturi ĉiun vojon. La plej popularaj estas la preĝoj de Sankta Alfonso Maria de Liguori.

Jen la 14 stacioj de la tradicia Vojo de la Kruco.

  1. Pilato kondamnas Jesuon al la morto.
  2. Jesuo ricevas la krucon.
  3. Jesuo falas la unuan fojon.
  4. Jesuo rekonas sian Sanktan Patrinon.
  5. Oni metas la krucon sur Simonon de Kireno.
  6. Sankta Veroniko viŝas la frunton de Jesuo.
  7. Jesuo falas la duan fojon.
  8. Jesuo parolas al la virinoj de Jerusalemo.
  9. Jesuo falas la trian fojon.
  10. Jesuon oni malvestas.
  11. Jesuon oni najlas al la kruco.
  12. Jesuo mortas sur la kruco.
  13. La Patrino de Jesuo ricevas lian korpon.
  14. Jesuon oni metas en la tombon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]