Viadukto de Millau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Viadukto de Millau
Situo
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Sudo-Pireneoj
Departemento Aveyron
Komunumoj Millau
Creissels
Koordinatoj 44° 5′ 14″ N, 3° 1′ 15″ O44.0872223.020833Koordinatoj: 44° 5′ 14″ N, 3° 1′ 15″ O
Transiras Valo de Tarn
Ecoj
Longo 2 460 m
Larĝo 32 m
Alto 343 m
Materialo Ferbetono, ŝtalo
Datoj de konstruo 20012004
Inaŭguro 14-a de decembro 2004
Mapo
Viadukto de Millau (Francio)
DEC
Red pog.svg
v  d  r
Information icon.svg

La Viadukto de Millau (france: viaduc de Millau) estas ponto en Francio. Ĝi estis inaŭgurita la 14-an de decembro en 2004 kun ĉeesto de franca prezidento Jacques Chirac. Ĝi estas la plej alta kablostreĉita (staja pendponto) de la mondo.

Situo[redakti | redakti fonton]

La ponto situas survoje de la aŭtovojo A75 de Parizo al Barcelono inter Clermont-Ferrand kaj Béziers proksime al la franca urbo Millau. Ĝi transarkas la valon de Tarn. Antaŭ la pont-inaŭguro, la Tarn-valo estis ĉiam aŭtoŝtopita dum la ferioj.

Plano[redakti | redakti fonton]

La finan planon desegnis la brita arĥitekto Sir Norman Foster. Li gajnis en 1996 la internacian konkurson. La envalaj laboroj komenciĝis en oktobro de 2001.

Realigo[redakti | redakti fonton]

Komence de 2004 el sudo

La planon realigis la firmagrupo Eiffage, kies fondinto estis Gustave Eiffel, konstruisto de la Eiffel-turo. Eiffage pagas 400 milionojn da eŭroj por konstruo de la ponto kaj tiel akiras rajton pagigi vojmonon pro uzo de la ponto dum 75 jaroj, post kiam tiu venos al ŝtata posedo. Oni uzis dum la pontokonstruo specialajn ŝtalajn lamenegojn, kiujn produktis ŝtalfandejo en Saarland.

Teĥnikaj indikoj[redakti | redakti fonton]

La ponto estas 2 460 m longa kaj la plej alta punkto de la veturvojo altas 245 m.

La 7 betonpilieroj entenas 85 000 m3 da betono kaj oni uzis 205 000 tunojn da betono por la apogaj pilieroj. La veturvojo mem konstruiĝis el ŝtalo pro masoproblemoj. Kvankam tiu konstruaĵo pezas nur 10-one kompare al simila konstruaĵo el betono, ĉiu ŝtalsegmento kun longo de 351 m kaj larĝo de 32 m havas mason de 36 000 tunoj, el kiu la nur 7 cm dika vojsurfaco konsistas el 9 000 tunoj da asfalto. La tuta ponto havas deklivecon de 3 %. La ponto rezistas ventegojn de ĝis 250 km/h. Oni testis en novembro de 2004 la ŝarĝoeltenan kapablon de la ponto. Tiam surveturis la ponton 28 ŝarĝautoj kun ŝtongruzo kaj kun tuta maso de 900 tunoj. La ponto fleksiĝis 60 cm kiel antaŭkalkulite.

Kostoj[redakti | redakti fonton]

La kostoj de la konstruaĵo estis ĉ. 400 milionojn da €. La konstruo bezonis 2,2 milionojn da laborhoroj.

Panoramo