Viando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Viandoj

Viando estas la karno de besto rigardata aŭ uzata kiel manĝaĵo. Ĝi estas biologie muskola maso, ofte kun graso. Viando por homa manĝado devenas ĉefe de breditaj bestoj, mortigitaj en buĉejo.

Diversaj kulturoj malpermesas manĝadon de malsamaj tipoj de viando konforme al propraj tradicioj kaj tabuoj. Ekzemple, kvankam francoj kaj japanoj manĝas ĉevalan viandon, britoj opinias tion preskaŭ same neakceptebla kiel kanibalismon. Simile, eŭropanojn ŝokas la korea manĝado de hunda viando, kaj same judojn kaj islamanojn tiu de porka.

Ĝenerale, oni ne manĝas la viandon de karnivoroj. El kultur-antropologia vidpunkto (ekzemple Marvin Harris), oni klarigas la nemanĝindon de hunda (aŭ homa) viando tiel, ke la hundo (resp. homo) mem devas manĝi pli da viando ol ĝi produktos jam buĉite, kio kontraŭas bazajn principojn de ekonomio; ĝia manĝado estas do neeviteble luksaĵo.

Moroj pri manĝado estas ĉiam plenaj de kulturaj signifoj, kiel montris Claude Lévi-Strauss kaj aliaj antropologistoj. Argentinanoj, ekzemple, pensas bezoni manĝi ĉirkaŭ po 5 kg da viando monate por esti bone nutritaj, ili rigardas brazilanojn kiel mizerulojn, ĉar ili manĝas malmulte da bovviando kaj ovoj. Male, meksikano povus rigardi argentinanojn kiel mizere malbonnutritajn, ĉar ili ne manĝas sufiĉon da maizo, ktp.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri viando en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
    « Ĝi estas nek viando nek fiŝo. »
  • Citaĵo
    « Li havis viandon, mi havis nur oston - li havis la ĝuon, mi pagis la koston. »

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu