Vibrafono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vibrafono

Vibrafono estas kiel frapinstrumento pluevoluo de marimbo.

Konstruformo[redakti | redakti fonton]

Ĝi distingiĝas de marimbo per tio, ke la platoj konsistas el malmola metalalojo anstataŭ el ligno. Oni frapas vibrafonon per frapiloj, kies supra finaĵo konsistas el fadenvolvita gumokapo. La tonamplekso kutime estas tri oktoj ekde f ĝis f3. La vibrafono estis patentita en 1916 en usono kiel „ŝtalmarimbo“.

Sub la platoj pendas agorditaj resonanctuboj por la plifortigo de la sono. Je kelkaj vibrafonoj ĉi tiuj estas sub la altaj tonoj pro vidaj kauzoj. Interne ili tamen estas subdividitaj, por ke ili havu la ĝustan longecon. En la tuboj troviĝas rotacidiskoj, kiujn impulsas elektromotoro. Tio fermas kaj malfermas alterne la tubojn, kio donas al vibrafono depende de la turnrapideco ĝian karakterizan vibrosonon. Krome oni povas dampi la sonon per pedalo, por difini la sondaŭron, simile al piano.

Vibrafono en ĵazo[redakti | redakti fonton]

Svingo[redakti | redakti fonton]

Vibrafono estas unu el la klasikaj instrumentoj de ĵazo. La unuan sonregistraĵon de vibrafono kun ĵazpeco faris Lionel Hampton en la jaro 1930. Samtempe Red Norvo jam ludis vibrafonon kiel soloinstrumento en ĵazo, la privilegion de la unua sonregistraĵo tamen tenas Lionel Hampton. Dum sonregistrado en la studioj de NBC en Los-Anĝeleso Louis Armstrong malkovris vibrafonon kaj petis Hampton-on ludi ĝin. Hampton, kiu konis la instrumenton laŭ la principo de ksilofono, elprovis tion sukcese kaj sekve popularigis vibrafonon kiel ĵazinstrumento. Dum kiam Norvo ludis la instrumenton pianiste, bandestro Hampton uzis ĝin frazige-perkute antaŭ la fono de ritmaj ripetfrazoj de sia bandego.

Moderna ĵazo[redakti | redakti fonton]

La sukcesa Modern Jazz Quartet estrate de pianisto John Lewis kaj vibrafonisto Milt Jackson ege kontribuis per klasikaj ĵazinterpretaĵoj al renomo de vibrafono kiel soloinstrumento. Al la generacio de Milt Jackson apartenas la vibrafonistoj Terry Gibbs, Teddy Charles, Victor Feldman, poste la frue mortinta Eddie Costa, Larry Bunker same kiel Mike Mainieri. La sonidealon de Lem Winchester, mortinta en 1961, laŭludis muzikistoj kiel Gary Burton, Tom van der Geld] kaj Bobby Hutcherson, kiu revoluciigis la vibrafonludadon kaj „post 15 jaroj de Milt-Jackson-regado“ (Berendt/Huesmann) liberiĝis de la prapatro de la instrumento.

Ekzotiko[redakti | redakti fonton]

Perkutinstrumetisto Cal Tjader enkondukis vibrafonon en la latinidan ĵazon kaj estas ĝis nun unu el la muzike plej influaj vibrafonistoj. Direktate de Martin Denny, Julius Wechter enkondukis la vibrafonon en la havajan muzikon kaj stampis per ĝi la muzikstilon „ekzotiko“, kiu estis populara en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Sed ankaŭ en la fonmuziko de la 1960-aj jaroj la instrumento tenas sian rolon. Ankaŭ nuntempe oni uzas ĝin en modernaj muzikpecoj, ĉar ĝi havas atmosferan sonon.

Libera ĵazo[redakti | redakti fonton]

La germanaj ĵazmuzikistoj Gunter Hampel kaj Karl Berger uzas vibrafonon ekde la mezo de la 1960-aj jaroj en libera ĵazo. Hampel kreis en siaj variaj ensembloj sonplektaĵojn, uzante vibrafonon kun flutoj kaj altregistre ludataj saksofonoj.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Vibrafono apartenas ene de la frapinstrumenta grupo al la bastonmuzikiloj. Per tio oni povas studi ĝin je ĉiuj institutoj muzikedukaj (muzikaltlernejoj, konservatorioj ktp), kiuj instruas la fakon frapinstrumento. Kelkaj institutoj ankaŭ proponas apartan instruadon sur la kampo ĵazo.

Rimarkindaj albumoj[redakti | redakti fonton]

Vibrafonorkestro en la 1940-aj jaroj
  • Karl Berger: Transit (Black Saint, 1986)
  • Gary Burton: Gary Burton k Keith Jarrett (Rhino, 1969/70)
  • Teddy Charles: New Directions (OJC, 1951-53)
  • Eddie Costa & Bill Evans: Guys and Dolls Like Vibes (Verve, 1958)
  • Victor Feldman: With Mallets a Fore Thouzght (VSOP, 1957)
  • Lionel Hampton: Lionel Hampton with Oscar Peterson - Jazz Masters 26 (Verve Records, 1953/54)
  • Bobby Hutcherson: Dialogue (Blue Note, 1965), Happenings (Blue Note, 1966), Oblique (Blue Note, 1967)
  • Milt Jackson: Wizard of the Vibes (Blue Note Records, 1947-52 kun Thelonious Monk
  • Bobby Naughton/Wadada Leo Smith. Divine Love (ECM, 1978)
  • Red Norvo: The Red Norvo Trios (OJC/Prestige Records, 1953/54) kun Tal Farlow, Jimmy Raney
  • Cal Tjader: Cal Tjaders Greatest Hits (Fantasy, 1954-75)
  • Various Artists: Jazzclub Vibraphone (Kolekto de Verve Records ekde 1944 ĝis 1970) kun pecoj de Hampton, Winchester, Gibbs, Norvo, Milt Jackson, Burton, Feldman, Tjader k.a.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]