Vicente Aranda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vicente Aranda en 2011.

Vicente Aranda Ezquerra (Barcelono; 9-a de novembro de 1926) estas kinreĝisoro hispana.

Li famiĝis per komercaj produktaĵoj, ekzemple de fantasta kaj erota kino: Las crueles (la krudelulinoj) (1969), La novia ensangrentada (la sangomakulita fianĉino) (1972), Clara es el precio (Klara estas la prezo) (1974).

Poste li eniris pli serioze en temoj pli kvalitaj nome la transekseco en Cambio de sexo (saksoŝanĝo) (1977), krimromanoj kiaj La muchacha de las bragas de oro (la kanbino kun oraj kalsonetoj) (1980), adaptaĵo de la samnoma romano de Juan Marsé, Asesinato en el Comité Central (krimo en la centra komitato) (1982) baze sur la romano de Manuel Vázquez Montalbán, krimromano kun politika nuanco, kaj Fanny Pelopaja (1983), portreto de ĉeurba junulino kaj korupta policano.

En 1996, Libertarias, pri grupo de anarkiistinoj dum la Hispana revolucio, kunigis unu el la plej gravaj aktorinaroj de la hispana kino. En 2001 famigis Pilar López de Ayala per la protagonista rolo de Juana la Loca (Johanino la frenezulino) pri la figuro de Johana de Kastilio. En 2003 reĝisoris Carmen, filmo protagonistita de Paz Vega kaj bazata sur Carmen, la novelo de Prosper Mérimée.

Denove historia filmo, Aranda poste faris adapton de la mezepoka historio de Tirante el Blanco.

Filmaro

  • Brillante porvenir (1964) (kunreĝisorita kun Román Gubern)
  • Fata Morgana (1965)
  • Las crueles (1969)
  • La novia ensangrentada (1972)
  • Clara es el precio (1974)
  • Cambio de sexo (1977)
  • La muchacha de las bragas de oro (1979)
  • Asesinato en el Comité Central (1982)
  • Fanny Pelopaja (1984)
  • Tiempo de silencio (1986) pri fama samnoma romano de Jesús Fernández Santos
  • El Lute: camina o revienta (1987) pri fama ŝtelisto kaj karcerfuĝinto
  • El Lute II: mañana seré libre (1988)
  • Si te dicen que caí (1989)
  • Amantes (1991) krimhistorio, tre premiita
  • El amante bilingüe (1992)
  • Intruso (1993)
  • La pasión turca (1994) pri fama samnoma romano de Antonio Gala
  • Libertarias (1996)
  • La mirada del otro (1998)
  • Celos (1999)
  • Juana la Loca (2001)
  • Carmen (2003)
  • Tirante el Blanco (2006)
  • Canciones de amor en Lolita's Club (2007)
  • Luna caliente (2010)

Eksteraj ligiloj