Vicente Ferrer Moncho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vicente Ferrer i Moncho (naskiĝis en Barcelona la 9-an de aprilo 1920; mortis en Anantapur, Andra-Pradeŝo, Barato, la 19-an de junio 2009) estis hispana filantropo, konsiderata kiel unu el la plej aktivaj en la helpado al malriĉuloj en Barato, kie li alvenis en 1952 kiel jezuita misiisto.

Juneco[redakti | redakti fonton]

Juna, li aliĝis al la komunista organizaĵo POUM kaj 16 jaraĝa li estis rekrutita dum la Hispana Intercivitana Milito. Li partoprenis la Batalon de la Ebro kaj en la retiriĝo de la respublika armeo ĝis Francio post la disfalo de la fronto en Katalunio. Dum mallonga tempo li restis en koncentrejo de Argelès-sur-Mer (Francio). Li decidis reveni en Hispanion kaj tie estis malliberigita dum 1939 en Betanzos. Li fine estis liberigita, sed post plenumado de militservo.

En 1944 li forlasis siajn studojn de juro kaj eniris la Societon de Jesuo (la Jezuitoj)

Agado por la malriĉuloj[redakti | redakti fonton]

En 1952 li alvenis en Mumbai, Barato kiel jezuita misiisto, por pliampleksigi sian spiritan edukadon kaj li komencis sian agadon favore al malriĉuloj de tiu lando. Spite al tio, liaj projektoj kaŭzis sukpektemon de parto de la kamparanoj, kiuj marŝis kontraŭ Vicente Ferrer gvidataj de diversaj politikistoj kaj religiaj aŭtoritatoj. Malgraŭ tio, la tiama ĉefministrino Indira Gandhi, estis favora al lia laboro.

En 1969, post unujara loĝado en Hispanio li revenis en Baraton kaj instaliĝis en Anantapuro (ŝtato Andra-Pradeŝo), unu el la plej malriĉaj regionoj de Barato. Vicente Ferrer tie rekomencis la helpon por la malbonŝanculoj. Tiun jaron li forlasis la Societon de Jesuo, kaj kreis kun la angla ĵurnalisto Anne Perry, al kiu poste li edziĝis, la fondaĵon Vicente Ferrer Tamen, la aŭtoritatoj, dum tiuj unuaj jaroj denove sukpektis pri lia agado kaj klopodis malliberigi lin. Tamen la kortumoj verdiktis favore al Ferrer.

En 1996 li kreis la Fondaĵon Vicente Ferrer en Hispanio por certigi la financadon de la projektoj en Barato. Nuntempe, laŭ la fondaĵo, skipo de 1,900 homoj, kun la apogo de 139,000 kunlaborantoj daŭrigas la laboron en la kampoj de edukado, sano, handikapitoj, loĝado, virinoj kaj medio-protektado.

Lia agado estis pozitive agnoskita per diversaj distingoj de ŝtataj, regionaj kaj universitataj aŭtoritatoj. Li ricevis interalie la Premion Princo de Asturio pri Konkordo, en 1998.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]