Vicente Huidobro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vicente Huidobro
Vicente Huidobro
ĉilia poeto
Naskiĝo 10-a de januaro 1893
en Santiago de Chile, Ĉilio
Morto 2-a de januaro 1948
en Cartagena, Ĉilio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Vicente Huidobro (Santiago, 10-an de januaro 1893 - Cartagena, 2-an de januaro 1948) estis ĉilia poeto, kreinto kaj ĉefe reprezentanto de la literatura movado nome kreadismo.

Unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Vicente García-Huidobro Fernández naskiĝis en 1893 en Santiago de Ĉilio ene de riĉa kaj kulturmova familio, kie la patrino estis aktiva feministo. Post kelkaj jaroj en Eŭropo, li eniris la jezuitan lernejon en Santiago. Li studis literaturon en Ĉilia Universitato kaj aperigis Ecos del alma en Santiago, (Animaj eĥoj en Santiago, 1911) de modernisma stilo. Venontjare li edziĝis kaj redaktoris la revuon Musa Joven, (Juna muzo), kie aperis parto de lia posta libro Canciones en la noche (Kantoj en la nokto) kaj lia unua kaligramo, Triángulo armónico (Armonia triangulo).

En 1913 li redaktoris kun Carlos Díaz Loyola la tri numerojn de la revuo Azul (Blua) kaj publikigis Canciones en la noche kaj La gruta y el silencio (La groto kaj la silento).

En 1914 li prelegis per titolo Non serviam, kio respegulas lian estetikan kredon. En Pasando y pasando (Pasinte kaj pasante) li esprimis siajn religiajn dubojn kaj siajn kritikojn kontraŭ la jezuitaro, kion riproĉas lia familio. Samjare publikigis Las pagodas ocultas (La kaŝitaj pagodoj, 1916), kie li subskribas unuafoje per nomo Vicente Huidobro.

Estadoj en Argentinio, Francio kaj Hispanio[redakti | redakti fonton]

En 1916 li veturis al Bonaero kaj prelegis pri poezio en tiea Ateneo, kie skizis sian kreadisman teorion. Samjare enŝipiĝis al Eŭropo kun sia edzino kaj filoj; survoje tra Madrido li konis Rafael Cansinos-Asséns, kun kiu li estis korespondinta el 1914. Li ekloĝis en Parizo dum la Unua mondmilito kaj aperigis Adán (Adamo, 1916), verko kun kiu oni fermas la komencan edukan epokon. En Argentinio li estis publikinta El espejo de agua (La akva spegulo, 1916), mallonga verko konsistanta de naŭ poemoj per kiuj Huidobro, kvankam ankoraŭ komencante, ekas sian novan estetikan manieron.

En 1917 li kunlaboris en revuo Nord-Sud redaktorita de Pierre Reverdy kun Guillaume Apollinaire, Tristan Tzara, Jean Cocteau, André Breton, Louis Aragon, Max Jacob kaj aliaj, ĝis kiam kverelo kun ties redaktoro malproksimigis lin de tiu medio. Li rilatis la parizajn avangardistojn: Pablo Picasso, Juan Gris, Jacques Lipchitz, Francis Picabia, Joan Miró, Max Ernst, Paul Éluard kaj Blaise Cendrars, krom la antaŭe menciitaj. Li aperigis Horizon Carré (Kvadrata horizonto, 1917) kio enhavas poemojn kiuj antaŭe estis aperinitaj en El espejo de agua, tradukitaj france per helpo de Juan Gris kaj prezentita per tipografia kompono pli moderna.

Aŭtune de 1918 Huidobro veturis al Madrido, komencante serion de ĉiujaraj vojaĝoj al tiu urbo. Tie li kontaktis kun Robert kaj Sonia Delaunay, rifuĝintaj en Hispanio kaj reamikiĝis kun Rafael Cansinos-Assens. En kafejo Pombo rilatis al Guillermo de Torre, Isaac del Vando-Villar, Mauricio Bacarisse kaj Ramón Gómez de la Serna, inter aliaj kaj disvastigis la parizajn avangardojn kaj sian propran kreadisman movadon, kio krome naskos la ultraisman movadon aŭ Ultraismo. Li korespondis kun Tristan Tzara kaj kunlaboris en lia revuo Dada. En Madrido li publikigis samtempe kvar librojn en 1918, Hallali kaj Tour Eiffel en la franca; Poemas Árticos kaj Ecuatorial en la hispana kaj reeldonis El Espejo de Agua. En 1919, dum alia vojaĝo al Madrido kunportis, laŭ Rafael Cansinos-Asséns, la malneton de Voyage en parachute, (Paraŝuta vojaĝo), unua skizo de la posta libro Altazor (inventita hispana vorto per kunmetaĵo de vortoj “alto” kaj “azor”, tio estas altakcipitro, kio povus ebli esperante, se tute ne en la hispana). Li tiam studis pri sciencoj en diversaj universitatoj kaj interesiĝis krome pri esoterisma sciado: astrologio, alkemio, malnova kabalo kaj okultismo ĝenerale.

En 1920 daŭre li verkis en Parizo kaj kunlaboris kun Amedée Ozenfant kaj Le Corbusier en L' Esprit Nouveau, (La nova spirito), revuo redaktorita de Paul Dermée, krom en La Bataille Littéraire, (La literatura batalo), La Vie des Lettres (La beletra vivo), Le Coeur á Barbe (La barba koro) kaj Actino; krome li verkis ankaŭ por la hispanaj ultraismaj revuoj: Grecia (Grekio), ''Cervantes'', Tableros (Tabuloj) kaj ''Ultra''. En El Liberal de Madrido, Enrique Gómez-Carrillo publikigis intervuon al Pierre Reverdy, kiu atribuis al si la patrecon de la kreadismo kaj akuzis Huidobro je antaŭdatigi la eldonadon de El espejo de agua. Grecia solidarecis kun Huidobro kaj tiu ĉi vojaĝis al Madrido, inter aŭgusto kaj septembro por refuti kontraŭ Enrique Gómez-Carrillo.

La kreadismo kaj Altazor[redakti | redakti fonton]

En 1921 aperis en Madrido la unua numero de Creación. Revista Internacional de Arte, fondita kaj redaktorita de Huidobro, kio enhavas bildojn de skulptaĵo de Jacques Lipchitz kaj pentraĵojn de Georges Braque, Pablo Picasso, Juan Gris kaj Albert Gleizes. La dua numero aperos en Parizo, novembre, laŭ franca titolo Création. Revue d'Art. Decembre li prelegis faman prelegon pri poezio, kio iĝos enkonduko por la hispana eldono de Temblor de Cielo (Ĉieltremo). Li publikigis Saisons Choisies, (Elektitaj sezonoj, 1921).

En 1922 li prelegis en el Branche Studio de Parizo sian teorion pri la simpla kreado kaj pri la sama temo en Berlino kaj Stockholomo. Li publikis en la pola revuo Nowa Aztuka. Oni fermigis lian ekspozicion de pentritaj poemoj, prezentita en la Teatro Edouard VII de París, pro tro rompisma kaj ĉesis la projekto por publikado de tiuj laŭ titolo de Salle XIV (14a salono). Li kunlaboris kun Sonia Delaunay en la kreado de «Robes-poèmes» (Vestopoemoj, sed ankaŭ vortoludo anstataŭ Robespierre. Li amikiĝis kun muzikistoj Edgar Varèse, Erik Satie kaj Georges Auric. Li organizis kun aliaj homoj la maskobalon “Salle Bullier” en julio dum vigla sociaktiva epoko.

En 1923 Guillermo de Torre, en artikolo de revuo Alfar (Potfarejo) de julio, polemikis kun Huidobro per akuzo, ke tiu kopiis la kreadismon el urugvaja Julio Herrera y Reissig. Li verkis la kinan scenaron de Cagliostro, por la projekto de la rumana direktoro Mime Mtzu. Li aperigis Finis Britannia, kritikon kontraŭ la brita imperiismo kaj en 1924 estis supozeble forkaptita pro tiu kialo, interesigante la eŭropajn amaskomunikilojn. Li aliĝis en franca masonaro. Samjare li ekkonis Miguel de Unamuno, kiu estis ekziliita en Parizo kaj aperis la numero 3 de Création, kie aperigis sian «Manifeste peut-être» (Manifesto eble). En tiu revuo partoprenis Tristan Tzara, René Crevel, Juan Larrea kaj Erik Satie. Ĝi enhavas aldonaĵon «Al fin se descubre mi maestro» (Finfine oni malkaŝas mian majstron), kio respondas la akuzojn de Guillermo de Torre.

Li kunlaboris kun aliaj francaj revuoj kaj en 1925 li daŭrigas la polemikon kun Guillermo de Torre kiam tiu publikigis Literaturas europeas de Vanguardia (Eŭropaj avangardaj literaturoj), kie parolas kontraŭ Huidobro. Dum nasko de Surrealismo, li prelegis «L'inconscient et I'inspiration artistique» (La nekonscio kaj la arta inspiro). Li revenis al sia naskiĝlando aprile kaj eniris en politikon per fondo en aŭgusto de Acción. Diario de Purificación Nacional (Agado. Ĵurnalo de Nacia Purigado), sed li estis batita antaŭ sia hejmo pro esti denoncinta fifraŭdoj de politikaj kaj administraj gravuloj kaj la 21an de novembro sia ĵurnalo estis malpermesita. Huidobro daŭrigis sian politikan aktivecon per fondo de alia ĵurnalo La Reforma (Reformo). Li estis proklamita de progresema junularo simbola kandidato je Prezidanteco. Li suferis duan atencon kiam bombo eksplodis antaŭ sia hejmo. li kunlaboris en revuoj Andamios (Skafaldoj), Panorama (Panoramo) kaj Ariel kaj li publikigis Automne Régulier (Regula autumno) kaj Tout à coup (Subite) (ambaŭ en 1925), kiuj enhavas poemojn kontraŭstarantajn la surrealismon. Ankaŭ aperis Manifestes (Manifestoj, 1925) kie li kunigis serion da eseoj kaj proklamoj esprimantaj sian estetikan sintenon.

En 1926 li aperigis en la revuo Panorama de abril (Aprila panoramo) poemon kiu poste estos ero de la 4a kantaĵo de Altazor. En 1927 li vojaĝis al Novjorko kaj ekkonis pere de Varèse Charles Chaplin, Douglas Fairbanks kaj Gloria Swanson. Li planis kinigi sian romanon Cagliostro. Li verkis la «Canto to Lindbergh» (Kanto al Lindbergh), eposa poemo kiu elstarigas la heroaĵon de la aviadisto.

Loĝanta en Eŭropo redaktoris kun Tristan Tzara la literaturan sekcion «Feuille Volante» (Flugfolio) de Cahiers d'Art (Artaj kajeroj). Li ekverkis romanon Mío Cid Campeador (Mia Cido Batalanto) kaj malkaŝis, ke li estas heredanto de markiztitolo Casa Real (Reĝa Hejmo) kion lia patrino venontaj jarojn postulos. En 1929 daŭrigis la taskon de Altazor kaj ekis tiun de Temblor de Cielo. Ĉirkaŭ tiu epoko, okazas eta skandalo kiam li duafoje edziĝis kun Ximena, nun laŭ la islama ceremonio, por kio li devis eniri en tiu eklezio. Li aperigis Mío Cid Campeador (1929), kun bildoj de Santiago Ontañón.

En 1930 li verkis en italaj Alpoj la antaŭromanon La Próxima (La venonta), dum li pasas sezonon kun sia amiko Roberto Suárez Barros. Li publikigis en la Revue Européenne (La eŭropa revuo) lian poemon «Chanson de I'oeuf et de l'infini» (Kanton de l’ovo kaj de senfino), poste enigita hispane en Ver y Palpar, (Vidi kaj palpi,1941). Li publikigis pecon de Altazor, en la franca, en la revuo Transition (Transiro) de junio.

En 1931 li revenis al Madrido por aranĝi la publikadon de Altazor kaj Temblor de Cielo. Li ĉeestis la deklamadon de Poeta en Nueva York (Poeto en Novjorko) de Federico García Lorca. Ekis eta perletera kverelo kun kinisto Luis Buñuel pro politikaj kialoj. Feriante kun Hans Arp en Arcachón, ambaŭ verkis la tekstojn de Trois Nouvelles Exemplaires (Tri ekzemplaj noveloj). Li ekamikiĝis kun la urugvaja pentristo Joaquín Torres-García. Li aperigis Portrait of a Paladín, angla versio de Mío Cid Campeador, Temblor de Cielo kaj Altazor aŭ El Viaje en Paracaídas.

Reveno en Ĉilion[redakti | redakti fonton]

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 1944 li fondis Actual, lasta revuo kreita de Huidobro, kies ununura numero aperis en septembre. Survoje al Eŭropo novembre haltiĝis en Montevideo kie prelegis pri «Introducción a la poesía» (Enkonduko en poezio). Li alvenis al Parizo kiel ĵurnala korespondanto kaj en 1945 eksendis siajn kronikojn por La Voz de América (Amerika voĉo). Li ricevis leteron de sia edzino Ximena komunikante definitivan disiĝon. Li eniris kun la alianca armeo en Berlino. Li estis maldungita kaj revenis al Santiiago kun sia tria edzino, Raquel Señoret. Aperis la Antología de Vicente Huidobro, kompilita de Eduardo Anguita.

En 1946 ekloĝis en Cartagena, marborda banloko de centra regiono de la lando. Oni reeeldonis la Trois Nouvelles Exemplaires, nur kun la tekstoj verkitaj de Hans Arp. En 1947 suferis en Cartagena cerban sangelfluon atribuita al la militvundoj. La 2an de januaro de 1948 li mortiĝis en sia hejmo de Cartagena kaj li estis entombigita laŭ sia volo en monteto antaŭ la maro. Lia pli aĝa filino, Manuela, kaj Eduardo Anguita verkis lian epitafon: «Aquí yace el poeta Vicente Huidobro / Abrid la tumba / Al fondo de esta tumba se ve el mar» (Ĉi tie kuŝas VH/ Malfermu la tombon/ Funde de tiu ĉi tombo oni vidas la maron). Manuela publikigis plukkolekton de tekstoj kaj neeldonitaj kaj disigitaj en revuoj en Últimos Poemas (Lastaj poemoj, 1948).

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Ecos del alma, Santiago de Chile, Imprenta Chile, 1911.
  • La gruta del silencio, Santiago de Chile, Imprenta Universitaria, 1913.
  • Canciones en la noche, Santiago de Chile, Imprenta Chile, 1913.
  • Pasando y pasando, Santiago de Chile, Imprenta Chile, 1914.
  • Las pagodas ocultas, Santiago de Chile, Imprenta Universitaria, 1914.
  • Adán, Santiago de Chile, Imprenta Universitaria, 1916.
  • El espejo de agua, Buenos Aires, Orión, 1916.
  • Horizon carré, París, Paul Birault, 1917.
  • Poemas árticos, Madrid, Pueyo, 1918.
  • Ecuatorial, Madrid, Pueyo, 1918.
  • Tour Eiffel, Madrid, s. e., 1918. (france)
  • Hallali, Madrid, Jesús López, 1918. (france)
  • Saisons choisies, París, La Cible, 1921.(france)
  • Finis Britannia, París, Fiat Lŭ, 1923.
  • Tout à Coup, París, Au Sans Pareil, 1925.(france)
  • Automme régulier, París, Librairie de France, 1925.(france)
  • Manifestes, París, Revue Mondiale, 1925.(france)
  • Vientos contrarios, Santiago de Chile, Nascimento, 1926.
  • Mío Cid Campeador, Madrid, Compañía Iberoamericana de Publicaciones, 1929.
  • Temblor de cielo, Madrid, Plutarco, 1931.
  • Altazor o el viaje en paracaídas, Madrid, Compañía Iberoamericana de Publicaciones, 1931.
  • Tremblement de Ciel, París, l'As de Coeur, 1932.(france)
  • Gilles de Raiz, París, Totem, 1932.
  • La Próxima, Santiago de Chile, Walton, 1934.
  • Papá o el diario de Alicia Mir, Santiago de Chile, Walton, 1934.
  • Cagliostro, Santiago de Chile, Zig-Zag, 1934.
  • En la luna, Santiago de Chile, Ercilla, 1934.
  • Tres novelas ejemplares, Santiago de Chile, Zig-Zag, 1935 (con Hans Arp).
  • Sátiro o el poder de las palabras, Santiago de Chile, Zig-Zag, 1939.
  • Ver y palpar, Santiago de Chile, Ercilla, 1941.
  • El ciudadano del olvido, Santiago de Chile, Ercilla, 1941.
  • Últimos poemas, Santiago de Chile, Ahués Hermanos, 1948.
  • Obras completas, 2 vols., Santiago de Chile, Zig-Zag, 1964.
  • Obras completas, 2 vols., Santiago de Chile, Andrés Bello, 1976.