Vicente Valdés Bejarano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vicente Valdés Bejarano
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1966 (1966-08-10) (57-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Meksiko
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vicente Valdés BEJARANO (Ĉente) (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1966 en Meksikurbo) estas meksika esperantisto ekde 1989. Siajn unuajn esperantajn lecionojn li prenis en Kuernavakurbo, Meksiko, de Eŭgenio Mustea el Rumanio, sveda enmigrinto dum la lastaj jaroj de la Dua Mondmilito. En 1994 li partoprenis en la Somera Kursaro de Esperanto en la Ŝtata Universitato de San-Francisko (Kalifornio, Usono), danke al helpo de Jesús Najera el Meksikurbo kaj Cathy Schulze el Usono.

Li instruis Esperanton en diversaj edukaj institucioj kiel Universitatoj, Gimnazioj, Bazlernejoj, kulturdomoj kaj aliaj. En la jaro 2003 li partoprenis en la Universala Kongreso de Esperanto en Gotenburgo (Svedio) kaj tie kantis meksikan kanton dum la Internacia vespero, tiu sperto permesis al li koncerti du jarojn poste (2005) dum NOREK en Kalgario (Kanado), pro invito de David Yaki, organizanto de NOREK en tiu bela urbo kaj tie, Vicente Valdés kantis tradiciajn Meksikajn kantojn esperantigitajn de li mem.

Vicente Valdés Bejarano dediĉis plurajn jarojn al muzikinstruado, lia fako estas kantado kaj plurvoĉkantado, li estas korusestro laŭ la Nacia Lernejo pri Muziko de la Nacia Instituto pri Belartoj kaj CONACULTA. (Meksikurbo). Li estris diversajn korusojn kaj partoprenis en aliaj, partoprenis en la oficiala koruso de la kulturdomo de Aguaskalientesurbo dum tri jarojn, fondis la muzikan grupon "Voces y Gitarras" (voĉoj kaj gitaroj) en la urbo Aguaskalientes kies laboro estis tre konata en la centra parto de la lando (El bajio), li partoprenis kiel kantisto en la oficiala koruso de COBACH (Colegio de Bachilleres) Gimnazio laŭ la meksika instrusistemo. Ankaŭ li havis eblecon partopreni en la internacia kulturmontro "Cervantino" dum 1988, fondis la ĥoron "Bautista" de la urbo Texcoco (Tekskoko), Estado de México (Meksikŝtato) kaj la ĥoro "Netzahuacoyotl de Texcoco" (Necaualkojotl de Tekskoko) samtempe en la sama urbo. Instruis muzikon en sep baslernejoj al 1,756 infanoj inter 1995-1998 kaj ofertis ankaŭ privatajn muzikklasojn kaj kursojn pri Esperanto. Partoprenis en la koruso "Nuevo Horizonte" (Novhorizonto) kies laboro estis montrita en pli ol dumil protestantaj kaj Kristanaj eklezioj el la lando en provincoj aŭ ŝtatoj kiel Aguaskalientes, Tabasko, Veracruco, Keretaro, Meksikurbo, Hidalgo, Miĉoacano, Puebla, Meksikŝtato, Gerrero, Morelos kaj aliaj, tiu grupo surbendigis kasedon per SONY Music en 1993.

Vicente Valdés Bejarano surbendigis KD-on kies enhavo temas pri diversvoĉaj kantoj spiritaj kantataj de li mem kiu nomiĝas "Voĉoj por Li" ("Voces para El) kiu jam baldaŭ lanĉiĝos por disvendi ĝin tutmonde. lia kantistnomo estas "Ĉente" (Vicenĉjo) (Enzo en la Itala).

En 1984-1985 studis teatron kun Carlos Ancira, tre fama aktoro en Meksiko. En 1985 fondis la teatran grupon nomata "Carlos Ancira", Li prezentis treatraĵojn en Meksikurbo en diversaj lokoj dum unu jaro kaj poste okupis sin pri muzikaj projektoj.

Vicente Valdés Bejarano samtempe dediĉas tempon por diversaj entreprenoj kaj negocoj, diversaj varoj, servoj kaj aĉet-vendo de domoj, konstruaĵoj, bienoj, terpecoj kaj aliaj.

Nacia Himno de Meksiko[redakti | redakti fonton]

Traduko kaj interpretiĝo de la rekantaĵo kaj kvar strofoj.

Meksikaj Kantoj Tradiciaj[redakti | redakti fonton]

Meksikaj Infankantoj[redakti | redakti fonton]

Li estas tradukinto de pluraj meksikaj kantoj infanaj de Francisco Gabilondo Soler, pli konata kiel "Kri Kri", “/la kantanta grilo”. La plej famaj kantoj konataj de Francisco Gabilondo Soler kaj esperantigitaj de Vicente Valdés, estas:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Alilandaj kantoj[redakti | redakti fonton]

Ne estis la ĉefa projekto de Vicente Valdes Bejarano "Ĉente" traduki alilandajn kantojn pro lingvaj malfacilaĵoj sed jen tre konata Usona kanto kiu tre majstre kantis Frank Sinatra.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Vicente Valdés Bejarano fondis la Meksikan Esperanto-Instituton en la jaro 2005 en la Urbo Aguascalientes, (video: Aguaskalientes) Urbo kiu troviĝas centre de la lando, kies ŝtato nomiĝas same.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]